Floyon estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).

Floyon
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe ekde 2015, antaŭe Avesnes-sur-Helpe-Sud
INSEE kodo 59241 [+]
Poŝtkodo 59219
Demografio
Loĝantaro 512  (2021) [+]
Loĝdenso 29 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 2′ N, 3° 53′ O (mapo)50.0405555555563.8872222222222Koordinatoj: 50° 2′ N, 3° 53′ O (mapo) [+]
Alto 155 m - 234 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 17,47 km² (1 747 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Floyon (Nord)
Floyon (Nord)
DEC
Situo de Floyon en departemento Nord
Floyon (Francio)
Floyon (Francio)
DEC
Situo de Floyon en Francio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Floyon [+]
vdr

Fine de 2021 en la komunumo vivis 512 loĝantoj sur areo de 17,47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 29 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la samnoma kantono Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe.

Blazono de Floyon.
Blazono de Floyon.

Geografio

redakti

Floyon estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Floyon etendiĝas sur 17,47 km².

Historio

redakti

En majo 1940, Floyon situis proksime al la vojo de la germana invado. La 17-an de majo, franca bombaviadilo de la tipo LéO 45 estis faligita de germana Messerschmitt kaj kraŝis kontraŭ la bordo de rivereto. La kvar aviadilanoj mortis pro la kraŝo kaj estis provizore entombigitaj tie, antaŭ la finpretiĝo de siaj tomboj en novembro en la komunuma tombejo.

Lokaj famuloj

redakti

Floyon estis onidire la naskiĝloko de Sankta Ursmar, ĉirkaŭ la jaro 644.

Administrado

redakti

Floyon apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Sud, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidindaĵoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti