Flughaveno Veszprém-Szentkirályszabadja
La flughaveno Veszprém-Szentkirályszabadja, nomata ankaŭ BudaWest Airport, estas privata flughaveno 4 km oriente de Veszprém, 2 km norde de Szentkirályszabadja. Ĝi ekzistas de 1944.
Flughaveno Veszprém-Szentkirályszabadja | |||||
---|---|---|---|---|---|
flughaveno | |||||
IATA: ZFP ICAO: LHSA | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Hungario | ||||
Regiono | Departemento Veszprém | ||||
Tipo | Privata flughaveno | ||||
Mastrumanto | BudaWest Airport Holding Zrt. | ||||
Apuda urbo | Veszprém (4 km) | ||||
Alteco | 280 m | ||||
Geografia situo | 47° 5′ 7″ N, 17° 58′ 10″ O (mapo)47.08527777777817.969444444444Koordinatoj: 47° 5′ 7″ N, 17° 58′ 10″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 34L/16R | ||||
Kurej-longo | 2.000 m | ||||
La flughaveno ne estas malfermita por la publika trafiko, sed ekzistas planoj fari el ĝi malaltprezan trafikejon por turismaj flugoj, ĉar ĝi distancas nur kelkajn kilometrojn de Balatono. Okazis protestoj de homoj proksime loĝantaj[1], kiuj timas bruon kaj malpuron.
Historio redakti
La flughaveno estis konstruita kiel armea flughaveno iom antaŭ kaj dum la dua mondmilito, ankaŭ per deviga laboro de judaj malliberuloj kaj lokaj abiturientoj[2]. La inaŭguro okazis la 19-an de novembro 1944. La flughaveno dum kelkaj jaroj estis uzata de la hungara aer-armeo per helikopteroj; en 2004 la armea uzo finiĝis, kaj la hungara registaro senpage transdonis la flughavenon al la lokaj aŭtoritatoj de Veszprém kaj Szentkirályszabadja. En novembro 2006 privata investula kompanio, BudaWest Airport Holding Zrt., aĉetis la terenon kun la instalaĵoj. De tiam la flughaveno servis, laŭ portempaj permesoj, al kelkaj malgrandaj aviadiloj.
Notoj redakti
- ↑ Raporto ĉe realdeal.hu Arkivigite je 2011-12-10 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ BudaWest Airport City – about us[rompita ligilo] angle
Eksteraj ligiloj redakti
- Flughavena retejo Arkivigite je 2008-02-12 per la retarkivo Wayback Machine angle hungare
- Handbook of Business Aviation angle