Foirplaco de Apolda

La rektangula Foirejo de Apolda (germane Marktplatz von Apolda) estas bela arĥitektura ensemblo situanta en la koro de Apolda, Germanujo. Ĝi ekzistis jam en la 12-a jarcento estante de treega graveco varinterŝanĝada kaj por la urbo kaj por la ĉirkaŭaĵoj.

Foirplaco de Apolda
placostrato [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
SituoGera
- koordinatoj51° 1′ 22″ N, 11° 30′ 48″ O (mapo)51.022711.5134Koordinatoj: 51° 1′ 22″ N, 11° 30′ 48″ O (mapo)

Foirplaco de Apolda (Turingio)
Foirplaco de Apolda (Turingio)
DEC
Foirplaco de Apolda
Foirplaco de Apolda

Foirplaco de Apolda (Germanio)
Foirplaco de Apolda (Germanio)
DEC
Foirplaco de Apolda
Foirplaco de Apolda
Map
Foirplaco de Apolda
Vikimedia Komunejo:  Markt (Apolda) [+]
vdr
La foirejo en la direkto de la urbodomo
...kaj en la inversa direkto

La nunan aspekton karakterizas la Urbodomo de Apolda kaj konstruaĵoj el la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Tiu ĉi domoj diferenciĝas per masiva kaj impresa substanco de la trabfakaĵoj en la iamaj antaŭurboj ĉirkaŭ la Marteno-kirko kaj Lindenberg-monto.

Ĉe la domoj nr. 3, 4, 7, 10 kaj 12 admireblas monumentprotektitaj portaloj. Ĉe la objekto nr. 12 Schuhmannsches Haus eĉ la jardato konserviĝis (1741). La teretaĝoj restis nedamaĝitaj en la fajregoj de 1763 kaj 1769.

Loĝadaj kaj komercistaj domoj redakti

La domo nr. 4 troviĝas sur grundo kiu iam apartenis al la dinastioj de Vitzthum. Ĝi belas per larĝa korto kun trietaĝa loĝejo, diversaj flankaj ejoj kaj pordejo spektanta je la potbazaro. La riĉe ornamita enirejportalo atestas la riĉecon de siaj posedintoj. En 1779 incendio startis ĉe domo nr. 7 dum kies estingado engaĝiĝis ankaŭ Johann Wolfgang von Goethe. Li organizis samjare la rekrutigon en la urbodomo. Tiam detruitis ĉebazarplace, ĉe Bach-strateto kaj Ritter-strato sume ne tute 100 ejoj!

La urba apoteko troviĝas en la domo nr. 11; ĝia ekzistado samloka menciitis la unuan fojon en 1727. La nunan aspekton ricevis la ejo post alikonstruadoj en 1912. La domo nr. 12 Schuhmannsches Haus estas unu el la plej reprezentozaj burĝaj domoj ĉebazarplace. Supre de la kolosa teretaĝo kaj la krucplafona volbo konstruitis post la fajrego de 1779 du supraj etaĝoj kun grandaj salnoj. En 1844 instalitis tie ĉi la unua poŝtejo de Apolda. En la najbara domo okazis en 1863 la fondiĝo de la hundbredada societo. Enirejporale videblas la jardato 1769. La domo plurfoje alikonstruiĝis havante kvar etaĝojn kaj korton kun elireja zono en la direkto de Ritter-strato.

La domo nr. 19 (Kirschbachsches Haus) montras klasikisman fasadon.

Jarfoiroj, pavimoj, ekmalgraveco redakti

Jam en la plej malnova urbolibro Rotes Buch, kiu estiĝis inter 1430 kaj 1440 kaj havas la plej malnovajn konserviĝintajn statutojn de la urbo, klare tekstas la rajto je semajnaj bazaroj kaj je unu granda foiro (Martinimarkt, do en honoro de Sankta Marteno).

La kulminoj de la socia vivo estis fakte la foiroj. Ulrichsmarkt okazis komence de julio, Martinimarkt en novembro kaj Laetaremarkt en la 4-a dimanĉo post cindra merkredo. Ekde 1824 estis dum kelkaj jaroj lana merkatfesto (Wollmarkt). Ankaŭ la komercado per kolomboj, brutoj kaj brokantaĵoj faritis volonte ankoraŭ en la 20-a jarcento. Specialaĵo en Apolda estas la hundo-bazaro kiu ekde 1863 pasis dum multaj jardekoj sur la ĉefa bazarplaco.

La bonkvalita pavimo (el la jaroj 1831 kaj 1874) favoris intensan uzon bazare. Post la etendiĝo urba en la direkto de la stacidomo de Apolda la urbokerna bazarplaco pli kaj pli malgravi komenciĝis.

Bildaro redakti

Literaturo redakti

  • Kronfeld, Julius Constantin: Geschichte und Beschreibung der Fabrik- und Handelsstadt Apolda und deren nächster Umgebung. Apolda 1871.
  • Gollrad, Eva: Geschichte und Beschreibung der Stadt Apolda 1871–1990, Apolda (sen jarindiko), ISBN 3-00-002012-8
  • Kulturbund der DDR, Kreisorganisation Apolda: 700 Jahre Stadt Apolda – 1289 bis 1989

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Julius Hartwig (Gärtner) en la germana Vikipedio.