Preĝejo Sankta Marteno (Apolda)

Preĝejo Sankta Marteno (germane: Martinskirche) estas luteranisma kirko en Apolda, Germanujo, kies unuaj mureroj datumas el romanika tempo.

Marteno-kirko en Apolda

Historio redakti

La unua mencio de tiu ĉi kirko estis en 1119. Fakte konserviĝis kelke da romanika masonaĵo kaj samepoka altarfundamento. Krome du haloseparantaj rondarkoj kun siaj kapiteloj (aparte la kubaj de la antaŭa arkaĵo) kaj la mezaj portaloj norde kaj sude atestas tion. Iam la ejo troviĝis ekstere de la urbeta ĉirkaŭfortikaĵo proksime de la kunfluo de la torentoj Herressener Bach kaj Schötener Bach.

Gotikfaze certe jam estis kelkaj ŝanĝoj kvankam ali-/plukonstrua dokumentado estas nur de 1671. Rekonsekro estis en 1700 post sep jaroj da konstruaĵŝanĝo. Plibeligo nova okazis en 1776.

Jam en la 18-a jarcento oni intencis starigi pli grandan preĝejon por la rapide kreskanta industria urbo. Post la ekfunkcio de Luter-kirko en 1894 la ĉefa rolo martenkomunuma ĉesis. Ĉe alikonstruo en 1925/26 separitis la longa navo de la ĥorejo sub la kontrolo de la arĥitekturburoo Bang-Haas el Vajmaro. De tiam nur la antaŭa parto de la konstruaĵo (Martena kapelo) uzatas kiel diservejo.

En 1973/74 renovigo kaj rearanĝo kirka faritis sub la konsila gvidado de Horst Jährling: la altarejo restaŭritis kaj forigitis la renesanca predikejo kaj la malnova altaro. En 1980 la turo ricevis novan ardezan tegmenon. En 2003 okazis nova remeto de origina stato de la interno. Nun cento da vizitantoj bonvenigeblas sidloke.

Meblaro redakti

 
Baptujo

Konserviĝis gotika baptopelvo, ambona fasado (1666) kun belaj inkrustaĵoj kaj figuroj, krucifikso (novigita en 1776) kaj altaro kun intarsiaj platoj (farite an 1926 el eroj de la baroka altaro). La statuo de Moseo iam soklante por la predikejo nun estas memstare prezentita artaĵo. En 1926 ankaŭ enmetitis granda fenestro postaltara, verko de la vitralpentristoj de la entrepreno de Ferdinand Müller el Quedlinburg donacite de la apolda-a sonorilmuldisto Schilling. Per impona bunteco la vitralego plisolengigas la tutan internon.

La kastelgrafaj Vitzthumoj deklaris Marteno-kirkon dinastianentombiga dume la normalaj urbanoj havis sian tombejon ĉirkaŭ la kirko kie nun estas Kant-placo. Jen tomboŝtonoj kiuj enkirke estas:

– Catarina von Vitzthum, fraŭline de Binau je Dresig (* ĉ. 1496; † 1558), edzino de Christof von Vitzthum
– Christof von Vitzthum (* ĉ. 1483; † 1559)
– Catarina von Vitzthum († 1559), filino de Moritz von Vitzthum (ŝajne mortinta infanece)
– familitombo de 1588/89, kun la familiaj nomoj Binaw, Vitzthumb, Marschalk kaj Lichdenhayn
– Friderich von Vitzthum (* ĉ. 1521; † 1591), filo de Christof von Vitzthum

La unuaj kvar supre menciitaj epitafoj de la kastelestraj familianoj havas plastikaĵojn. Dum la lasta planko-novigo en 2003 malkovritis romanika altara fundamento kiu nun admireblas sub vitro.

Sonoriloj redakti

De kiam pendas kaj sonas sonoriloj en la Marteno-kirko ne tute klaras. En 1605 bronza sonorilo de Melchior Moering[k] el Erfurto menciitis kaj en 1703 verŝajne estas trio da sonoriloj tie. De 1709 konatas bronza verko de Nicolas Jonas Sorber el Erfurto. Duo de sonoriloj estis en 1730 muldite en Apolda fare de Johann Christoph Rose; en 1748 remuldo je pli granda fariĝis en 1748. Nova remuldo de la sonorilaro estis en 1854 fare de la entrepreno de Carl Friedrich Ulrich (en la nuna strato Bernhardstraße.

La plej malgranda sonorilo nomiĝis Schulglocke kiu paŭzosignal-ilis por la kontraŭkirke situanta Sophien-lernejo (nuntempe Pestalozzischule). Ĝi indikis la kvaronajn horojn dume la plenumo de horoj anoncitis de la granda sonorilo Taufglocke.

 
Ziegeler-sonorilo
 
Ott-orgeno

Post fandiĝo en 1917 dum al Unua mondmilito alvenis en 1921 nova simila farite de la Schilling-oj en Apolda. En 1942 dum la Dua mondmilito oferitis la nova granda kaj pli malgranda al la produktado de armiloj. Ilin anstataŭis en 1946 du mulditaj fare de la Schilling-oj.

La plej malnova sonorilo inter ĉiuj en Apolda estas la nuna granda de ĉe Marteno-kirko el la jaro 1503. Ĝi venditis en 1955 al la apolda-anoj post troviĝo en la kampanilo de Zottelstedt. Verŝajne ĝi estas verko de la erfurtano Heinrich C(Z)ieg(e)ler. Ĝia premiero sona en Apolda estis je kristnasko de 1956.[1]

Orgeno redakti

Ekde 1593 havis la Marteno-kirko orgenon el Rastenberg reparite en 1666/67 de Ludwig Compenius kaj Christian Koch el Naumburg (Saale). La konserviĝantaj restoj de la malnova instrumento atestas fariĝon el la 17-a jarcento. Eble ĝin faris la apolda-ano Peter Herold. La instrumento plurfoje alkonstruitis i.a. fare de Heinrich Nicolaus kaj Christian Wilhelm Trebs, Johann Christian Dinger, Johann Gottlieb Müller, Karl August Witzmann kaj Gerhard Kirchner. Vandaloj post 1954 detruis multon da ĝi.[2]

Dua pneŭmatika instrumento enkonstruitis en 1935 fare de la vajmarano Gerhard Kirchner. Post riparoj ĝi forigotis en 2003. Alvenis mekanika orgeno de la firmao de Paul Ott el Göttingen, kiu faritis en 1960 por la evangelia lernejo je Dassel.[3]

Referencoj redakti

  1. Kießling 2012
  2. Viola-Bianka Kießling: Königin der Instrumente. Ein Orgel-Führer durch die Region Weimar und Weimarer Land. Eldonis Landratsamt Weimarer Land, Fagott-Orgelverlag, Friedrichshafen 2007, ISBN 978-3-00-021071-6
  3. Zur Ott-Orgel Arkivigite je 2020-08-10 per la retarkivo Wayback Machine

Literaturo redakti

  • Julius Constantin Cronfeld: Geschichte und Beschreibung der Fabrik- und Handelsstadt Apolda und derer nächster Umgebung. Apolda, 1871; represitaĵo en Apolda, 1997; p. 23ss, p. 390-391
  • Viola-Bianka Kießling: Himmlische Instrumente. Ein Glocken-Führer durch die Region Weimar und Weimarer Land. Eldonis Landratsamt Weimarer Land kaj Kirchenkreis Apolda-Buttstädt, Weimar/Apolda 2012
  • Viola-Bianka Kießling: Königin der Instrumente. Ein Orgel-Führer durch die Region Weimar und Weimarer Land. Eldonis Landratsamt Weimarer Land, Fagott-Orgelverlag, Friedrichshafen 2007, ISBN 978-3-00-021071-6.
  • Paul Lehfeldt: Bau- und Kunstdenkmäler Thüringens. Heft 16, Jena, 1892, p. 309–311
  • Ernst Stegmann kaj Erwin Stein (eld.): Die Stadt Apolda. Berlin, 1931, p. 111–117
  • Dieter Ullmann: Kirchen in und um Apolda. Weimar 1991 ISBN 3-86160-015-3
  • Thomas Bahr: Farbe im Stadtraum und in Kirchen. Horst Jährling zum 85. Geburtstag. Ĉe: Apoldaer Heimat. Beiträge zur Natur- und Heimatgeschichte der Stadt Apolda und ihrer Umgebung. 25. Jahrgang, Apolda, 2007, p. 24
  • Daniel Vogt: Die Orgeln der Martinskirche. Ĉe: Apoldaer Heimat. 25. Jahrgang, Apolda, 2007, S. 11–18
  • Apoldaer Heimat – Beiträge zur Natur und Heimatgeschichte der Stadt Apolda und ihrer Umgebung. Jg. 1987/1997 Hg. Apoldaer Kulturverein e. V.
  • Ernst Fauer: Die Glocken der Martinskirche zu Apolda (=Apoldaer Heimat – Beiträge zur Natur und Heimatgeschichte der Stadt Apolda und ihrer Umgebung, 15), Apolda 1997, p. 24-27

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Martinskirche (Apolda) en la germana Vikipedio.