Foliripa celerio
Foliripa celerio aŭ palcelerio, la kompleta latina nomo estas: Apium graveolens var. dulce. Ĝi estas celerio de kio la folitigoj estas manĝataj. NPIV nomas la legomon folicelerio kaj ripocelerio. Tiu celerio estas konsumebla krude. Ĝi povas esti parto de miksita salato kaj esti en saŭcoj aŭ supoj. La folioj de la ripcelerio ne estas manĝeblaj nekuiritaj.
foliripa celerio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
verda tipo de la foliripa celerio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Apium graveolens var. dulce (Mill.) Pers. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tipoj kaj kultivaroj
redaktiEkzistas tipoj de la palcelerio kun
- verdaj folitigoj
- flave verdaj folitigoj, la tiel nomataj blankaj aŭ mempaligaj tipoj.
La verda tipo havas iom pli fortan guston. En Mezeŭropo la „blanka tipo“ estas pli ofta.
De la mempaligaj tipoj ekzistas ja kulturvarioj rasoj ’Goudgele’ kaj ‚Golden Plume“. De tiu lasta la folitigoj estas iomete pli mallongaj kaj gikaj. De la verdaj tipoj ekzistas la raso ‚Giant Pascal’.
Kultivado
redaktiPalcelerio estas dissemata ekde januaro ĝis marto sub varmigita vitro. Ĝi bezonas hejtadon. Alikaze la planto ekflorus tuj. La plantidoj estas elplantataj de la duona julio ĝis fino de septembro. En la dua duono de aprilo ankoraŭ eblas dissemi sub nehejtata vitro kaj elplantata en junio kaj rikolto ekde september ĝis fino de oktobro. La plantdistanco estas inter la vicoj 30 X 40 cm kaj 30 cm ein la vico.
Enhavosubstancoj
redakti100 g de freŝa foliripa celerio enhavas:
energienhavo | 58 kJ |
karbonhidratoj | 2 g |
proteino | 1 g |
graso | 0,2 g |
vitamino C | 25 mg |
karoteno | 0,9 mg |
vitamino B1 | 0,08 mg |
vitamino B2 | 0,15 mg |
kalcio | 80 mg |
fero | 0,1 mg |
Literaturo
redakti- Gerd u. Marlene Haerkötter: Rund um Petersilie & Sellerie. Eichborn Verlag, Frankfurt am Main 1987, ISBN 3-8218-1308-3.
- Ewald Ernst: Kohlgemüse und Sellerie im Garten. Deutscher Landwirtschaftsverlag VEB, Berlin 1967, 1a eldono
- Georg Vogel: Handbuch des speziellen Gemüsebaues. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 1996. ISBN 3-8001-5285-1, p. 975–990.