Forau de la Tuta


Forau de la Tuta estas arkeologia kuŝejo en la municipo Artieda, en provinco Zaragozo, sed en la aragona komarko Jacetania de provinco Huesca en la historia hispana regiono Aragono.

Forau de la Tuta
arkeologia loko • Roman city
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 36′ N, 1° 0′ U (mapo)42.5999-0.99510000000001Koordinatoj: 42° 36′ N, 1° 0′ U (mapo) [+]
Forau de la Tuta (Provinco Zaragozo)
Forau de la Tuta (Provinco Zaragozo)
DEC
Forau de la Tuta
Forau de la Tuta
Situo de Forau de la Tuta
Forau de la Tuta (Hispanio)
Forau de la Tuta (Hispanio)
DEC
Forau de la Tuta
Forau de la Tuta
Situo de Forau de la Tuta

Map

vdr

Geografio redakti

La loko "El Forau de la Tuta" situas proksimume 1,5 kilometrojn en direkto nord-nordokcidente de la urbeto Artieda, sur la rando de eskarpo sur la fekunda ebenaĵo de la maldekstra flanko de la rivero "Aragono", je ĉirkaŭ 540 m super la marnivelo. [1]

Historio redakti

La loko estis esplorita kiel rezulto de peto de la loĝantoj de Artieda al la Universitato de Zaragozo, kaj en la jaro 2019 estis trovitaj antikvaj restaĵoj kaj sekcioj de romia vojo en la ermitejo "San Petro". Ekde tiam, la loko estis ada surprizo por specialistoj, kiuj provas determini la nomon, kiu povus havi tiun forgesitan urbon antaŭ multaj jarcentoj. Estas ankoraŭ nekonata la nomo de la romia urbo trovita en "El Forau de la Tuta". [2] [3]

La elfosado kaj studo de la ejo, farita de la Universitato de Zaragozo, komenciĝis en 2019 post trovado de arkeologiaj restaĵoj kaj romia vojo en la ermitejo "San Pedro". [4]

En 2021 komenciĝis la proceduroj por la deklaracio de mozaiko trovita en la loko kiel heredaĵo de kultura intereso, Ĝi estas la juvelo de la arkeologia loko, ĉar krome ĝia surfaco estas 150 kvadratmetrojn. [5] [3]

Sur parto de tiu romia urbo ekzistis, inter la 9-a kaj 13-a jarcentoj, vilaĝo kun disaj farmdomoj kaj preĝejo, kiu estas menciita en dokumentoj de la monaĥejo Leire kiel "Artede", "Arteda", "Artieda" aŭ "Arteda Ciuitate". [1]

Monumentoj redakti

Ĝi enhavas restaĵojn de antikva romia urbo, kies glortempo datiĝas de la 1-a kaj 2-a jarcentoj, same kiel restaĵoj el la Alta Mezepoko. La ejo inkludas arkeologiajn kompleksojn, kiuj antaŭe estis konsideritaj sendependaj:

  • Ermita de San Pedro (ermitejo Sankta Petro):
En la ermitejo "San Pedro" ekzistas aro de pecoj de romia monumenta arkitektura skulptaĵo en ŝtono: du korintaj kapiteloj, tri subtegmentaj atikaj italaj bazoj, unu klasika subtegmenta bazo, pluraj flutformaj ŝaftamburoj kun plataj randoj kaj fragmento de kornico. [6]
  • Campo de la Virgen (Kampo de la Virgulino)
  • Campo del Royo (Kampo de la "Rojo")
  • Rienda: [7]
Inter 1965 kaj 1967 estis malkovritaj kelkaj sensaciaj romiaj mozaikoj en areo nomita "Rienda", kiu situas okcidente de la ermitejo "San Pedro". Kelkaj el tiuj mozaikoj iris al la Muzeo de Zaragozo.
  • Forau de la Tuta: [8]
En tiu nekonata romia urbo oni malkovris 150-kvadratmetran mozaikon, kiu ĝis nun estas la plej valora arkeologia trovaĵo.
La arkeologiaj elfosadoj, kiuj daŭre estas farataj, estas koncentritaj en la studo de gravaj monumentaj restaĵoj, apartenantaj al publikaj konstruaĵoj de naturo hidraŭlika kaj voja. Tiu ĉi ejo estis la urba centro de granda grandurbo, kie estis temploj, sistemo de akvoprovizado, varmaj publikaj banejoj kaj rafinita kloaksistemo, kio indikas ĝian gravecon kiel strategian enklavon. [9]

Estas menciinde redakti

La nuna teknologio uzata por ĉi tiu tipo de arkeologiaj intervenoj ebligis malkovri la trovojn, kiujn la esploristoj alfrontas. La uzo de virabelo (dron) kaj fotiloj ekipitaj per georadara teknologio ebligas foti la subgrundon sen damaĝi ĝin. [10]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Jutuba video pri "El Forau de la Tuta". [12]