Artieda [arTJEda] aŭ Artieda de Aragón (ArtiedaArtieda d'Aragón en aragona​) estas municipo de Hispanio, en la okcidenta parto de la komarko Jacetania (ĉefe de la Provinco Huesca) sed apartenanta al la plej norda parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Ĝi estas unu de kvar zaragozaj municipoj, kun la najbaraj Salvatierra de Esca, Mianos kaj Sigüés, kiuj estis parto de la komarko Prepirineo​ kaj post la nova komarkigo aprobita en 1996 estas parto de Jacetania.

Artieda
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 50683
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 80  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N, 0° 59′ U (mapo)42.5865868-0.983676Koordinatoj: 42° 35′ N, 0° 59′ U (mapo) [+]
Alto 652 m [+]
Areo 13,573514 km² ( 135 7.3 514 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Artieda (Provinco Zaragozo)
Artieda (Provinco Zaragozo)
DEC
Artieda
Artieda
Situo de Artieda
Artieda (Hispanio)
Artieda (Hispanio)
DEC
Artieda
Artieda
Situo de Artieda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Artieda [+]
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo de Sankta Marteno.
 
Urbodomo.

Ĝia municipa teritorio estas en la plej okcidenta parto de la komarko Jacetania, norde de la komarko Cinco Villas, sude de tiu de Sigüés kaj okcidente de Mianos. La loĝloko mem (652 msm) estas komunikata laŭ la aŭtoŝoseo A-21 kiu komunikas inter Jaca oriente kaj Pamplona okcidente, dum la akvorezervejo Yesa estas tute apude okcidente kaj Sigüés norde.

La loĝloko estas sur monteto, je 652 msm, en la valo de la rivero Aragón, en la subkomarko Canal de Berdún, ĉe la Akvorezervejo de Yesa. La loĝloko distas de Zaragozo ĉirkaŭ 150-160 km, de Jaca ĉirkaŭ 40 km kaj de Pamplona ĉirkaŭ 60 km.

Historio redakti

Estas restaĵoj de romia epoko ekzemple vilaoj kaj sektoroj de vojoj.

Tra Sigüés pasis itinero de la Jakoba Vojo. La dekomenca urba kerno estas dokumentita ekde la 10-a jarcento, iom malsupre de la aktuala loko, borde de la rivero Aragón, flanke de la Jakoba Vojo. Tie estis la preĝejo de Sankta Maria, kaj la domaro laŭlonge de la vojo. Ĝi aperis citita en falsaĵo de la jaro 842, fakte en la jaro 919, kiam la lokanoj pagis dekonaĵon al la monaĥejo de Sankta Savinto de Leire, kaj en 1098, rilatanta la preĝejon kiel apartenanta al la citita konvento. En 1204 la episkopo de Pamplona donis la preĝejon de Artieda al Santa Cristina de Somport kaj, en 1206, same faris ĉe la hospitalo. Ekde la 11-a jarcento, Artieda estis reĝa posedaĵo administrata de diversaj senjoroj, kaj inter 1200 kaj 1381, kiel feŭdo al diversaj nobeloj. En 1381, la reĝo Petro la 4-a vendis al Pedro Jordán de Urriés, senjoro de Ayerbe, la kastelon kaj loĝlokon de Artieda. En 1610 kaj 1785 ĝi estis registrita kiel reĝa posedaĵo.

Dum iu el navaraj invadoj, eble en tiu de 1136 aŭ de 1283, la iama loĝloko de Artieda, ĉe la Jakoba Vojo, eble estis tute detruita kaj oni devis rekonstrui ĝin en pli protektita loko sur monteto ĉirkaŭita de domaro kiel defendejo. En la centro, la senjora kerno inkludis la novan preĝejon de Sankta Marteno, turon, la iaman hospitalon, la fornon kaj la placon. La preĝejo de Sankta Marteno, de romanika deveno (12-a jarcento), estis ampleksigita en la 17-a jarcento.

En ĝia teritorio estis ermitejoj de Sankta Petro, Sankta Babil, Sankta Laŭrenco, Sankta Lucia, Sankta Kruco kaj Sankta Tornil (Sankta Saturnino, 12-a jarcento). Krome estis la jam malaperintaj domaroj Villarrués (ĉe Mianos) kaj Arrienda aŭ Rienda (ĉe Ruesta). Krome aperis arkeologiaj restaĵoj de la romia vojo Jaca-Pamplona; kaj de romiaj setlejoj (kapitelo de la ermitejo de Sankta Petro, mozaikoj ĉe Ŝtonminejo de Gimeno, ktp.). Dum la Mezepoko ĝi ŝanĝis de reĝa posedo al senjora posedo, apartenanta al la monaĥejo de Leire el la jaro 919, almenaŭ ĉar tiam Artieda pagis la dekonaĵon al la navara monaĥejo. Estis renesancaj konstruaĵoj, ekzemple la Casa de los Diezmos kaj la Casa del Hospital.

La rura elmigrado malaltigis la loĝadon ĝis nunaj 82 loĝantoj (2022).

Ekonomio redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (fruktoĝardeno) kaj brutobredado al turismaj servoj (rura turismo).

Vidindaĵoj redakti

Estas restaĵoj de iamaj muregoj, arkeologia kuŝejo Forau de la Tuta, Palaco de la Senjoroj, iama Hospitalo de Sankta Ana (nune konata kiel Casa La Venta),[1] romanika preĝejo de Sankta Stefano de la 11-a jarcento, Turo de Pomar (konata ankaŭ kiel Casa Palacio) kaj la Ermitejo de Sankta Johano.

Kulturo redakti

En la loĝloko (ĉefe ĉe la maljunuloj) pluas la uzado de la aragona lingvo.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Luque Herrán, 2009, p. 3

Bibliografio redakti

  • Ona González, José Luis; Sánchez Lanaspa, Sergio (2004). «Comarca de la Jacetania». Colección Territorio (Zaragoza: Gobierno de Aragón - Departamento de Presidencia y Relaciones Institucionales) (12). ISBN 84-96223-53-1. Arkivita el la originalo la 11an de Majo 2007. Konsultita la 17an de Aprilo 2019.
  • Ona González, José Luis (2010). Guía del Camino jacobeo en Aragón. Zaragoza: Gobierno de Aragón. Departamento de Educación, Cultura y Deporte. ISBN 978-84-8380-213-7.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Martín Duque, Ángel Javier (1983). Documentación medieval de Leire (siglos IX a XII). Pamplona: Diputación Foral de Navarra. Institución Príncipe de Viana. ISBN 9788423506255.
  • Fortún Pérez de Ciriza, Luis Javier (1993). Leire, un señorío monástico en Navarra: (siglos IX-XIX). Pamplona: Gobierno de Navarra. Fondo de Publicaciones. ISBN 9788423511891.

Eksteraj ligiloj redakti