Mianos [MJAnos] (en aragona Mians​)[1] estas municipo de Hispanio, en la okcidenta parto de la komarko Jacetania (ĉefe de la Provinco Huesca) sed apartenanta al la plej norda parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Ĝi estas unu de kvar zaragozaj municipoj, kun la najbaraj Sigüés, Artieda kaj Salvatierra de Esca, kiuj estis parto de la komarko Prepirineo​ kaj post la nova komarkigo aprobita en 1996 estas parto de Jacetania.

Mianos
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 50683
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 26  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N, 0° 57′ U (mapo)42.583813-0.95409219999999Koordinatoj: 42° 35′ N, 0° 57′ U (mapo) [+]
Alto 692 m [+]
Areo 14,822376 km² ( 148 2.2 376 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mianos (Provinco Zaragozo)
Mianos (Provinco Zaragozo)
DEC
Mianos
Mianos
Situo de Mianos
Mianos (Hispanio)
Mianos (Hispanio)
DEC
Mianos
Mianos
Situo de Mianos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mianos [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la okcidenta parto de la komarko Jacetania, norde de la komarko Cinco Villas, sude de Sigüés, kaj okcidente de Canal de Berdún. La loĝloko mem (692 msm) estas komunikata nur kun Artieda.

Mianos estas unu el la plej nordaj municipoj de la provinco Zaragozo, fakte ene de la komarko Jacetania, same kiel ĉe aliaj samprovincaj lokoj kiuj komunikas pli facile kun Jaca ol kun Ejea de los Caballeros. La municipa teritorio en la valo de la rivero Aragón limas norde kun Sigüés (provinco Zaragozo kaj komarko Jacetania); oriente kun Canal de Berdún (provinco Huesca kaj komarko Jacetania); sude kun Bagüés kaj Los Pintanos (provinco Zaragozo kaj komarko Cinco Villas; okcidente kun Artieda (provinco Zaragozo kaj komarko Jacetania). La teritorio estas trapasata de oriento okcidenten de la rivero Aragón, proksime de la Akvorezervejo de Yesa.

La plej alta punkto estas sude, en la limo kun Los Pintanos, nome Peña Nobla, de 1 076 m de alto. La kerno de Mianos, nura loko loĝata de la municipo, staras sur monteto en la plej alta zono de la municipo, sur alsuna deklivo, kiel taŭgas en malvarma zono.

Historio redakti

Estis loĝado jam en epoko de Romia Imperio atestita de trovita mozaiko kaj proksimeco al Romia vojo.[2]

La pasinteco de la aktuala municipo estas fakte la pasinteco de multaj el la najbaraj loĝlokoj. En la areo estas itineroj de la Jakoba Vojo. Laŭ Antonio Ubieto Arteta, la unua citaĵo de la loko Mianos okazis proksimume ĉirkaŭ la jaro 850, en la "Cartulario de San Juan de la Peña", publikigita en 1962 en sia verko Textos medievales. Oni dokumentis la formojn Mianos, Miano, Mians kaj Mianus.[3]​ Ĝi estu distingita disde la senhomejo relative proksime nome Miana, en la iama municipa teritorio de Farasdués, nun apartenanta al la municipa teritorio de Ejea de los Caballeros, en Cinco Villas.

Meze de la 11-a jarcento, la monaĥejo de San Juan de la Peña, kiu posedis kelkajn proksimajn lokojn (en Tiermas kaj Ruesta), prezentis falsan dokumenton atestantan, ke Mianos kaj Miramont (tiu lasta en teritorio de Sigüés) apartenis al ĝi.[4] La Gran Enciclopedia Aragonesa rete registris la ekzistadon de alia loknomon Miramón, koresponda al antikva jam senhomejo, en la teritorio de Mianos, kaj kiu eble estas tiu referencata de la antaŭe menciita dokumento.[5]

Preskaŭ certe, Mianos estis parto preskaŭ dekomence de la praa graflando Aragono, sed ĝi ege rilatis ankaŭ, kiel la tuta komarko Cinco Villas kaj la okcidental parto de Jacetania) kun la Regno Pamplona. Ĝis 1137, kiam ĝi trakslokiĝis al sia aktuala itienro pli norde, la loko de Mianos estis trapasata de oriento okcidenten de la aragona Jakoba Vojo. Tial ekzistis iam gastejo, kiu nun videblas, sed jam ruina.

Laŭlonge de la 20-a jarcento multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron pro rura elmigrado, kaj same en Mianos, kie oni malaltiĝis el 232 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj nur 28 loĝantoj.

En la lastaj jaroj de la 20-a kaj unuaj de la 21-a jarcento, Mianos, kun aliaj proksimaj lokoj, kiel Artieda aŭ Sigüés, estas minacata per projektita plialtigo de la Akvobaraĵo de Yesa, kio okazigis fortan socian kaj politikan opoziciojn en la zono.​

Demografio redakti

Demografia evoluo de Mianos inter 1842 kaj 2001:[6]

Loĝantara evoluo
18421877188718971900191019201930194019501960197019811991200120102022
213232223223221229232165202166117705841474128

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado al turismaj servoj.

En Minaos oni parolas ankoraŭ la aragonan lingvon.

Vidindaĵoj redakti

Inter vidindaĵoj menciindas blazondomojn, popola arkitekturo, la romanika preĝejo remodelita en la 16-a jarcento, ermitejo, kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Ambaŭ loknomoj devenas de la latina vorto medianus, por punkto intermeza survoje inter du lokoj. Tra la areo iras la aragona Jakoba Vojo, ofte laŭ antikvaj romiaj vojoj, kaj tiukadre eble la loknomo aludas al haltejo aŭ ripozejo survoja.
  2. Moreno Gallo, Isaac (2004). «El Camino de Santiago aragonés». Traianus - Vías Romanas (artikolo de la numero 359 de la revuo Cimbra de la Colegio de Ingenieros Técnicos de Obras Públicas. Arkivita el la originalo la 3an de septembro 2007. Konsultita la 28an de oktobro 2007.
  3. Ubieto, Antonio (1972). Toponimia aragonesa medieval. p. 134.
  4. Fortún Pérez de Ciriza, Luis Javier (1994). Gobierno de Navarra, eld. Leire, un señorío monástico en Navarra (siglos IX-XIX). pp. 930 (p. 335). ISBN 84-235-1189-8.
  5. «Pueblos abandonados». Gran Enciclopedia Aragonesa OnLine. Konsultita la 28an de Oktobro 2007.
  6. INE - Instituto Nacional de Estadística de España

Bibliografio redakti

  • Ona González, José Luis; Sánchez Lanaspa, Sergio (2004). «Comarca de la Jacetania». Colección Territorio (Zaragoza: Gobierno de Aragón - Departamento de Presidencia y Relaciones Institucionales) (12). ISBN 84-96223-53-1. Arkivita el la originalo la 11an de Majo 2007. Konsultita la 17an de Aprilo 2019.
  • Ona González, José Luis (2010). Guía del Camino jacobeo en Aragón. Zaragoza: Gobierno de Aragón. Departamento de Educación, Cultura y Deporte. ISBN 978-84-8380-213-7.

Eksteraj ligiloj redakti