Formosa lingvo
Formosa lingvo (propralingve Formosan) estas planlingvo kreita de George Psalmanazar (kaŝnomo), kiu deklaris sin Ĉino, kvankam hodiaŭ oni ne kredas tion, ĉirkaŭ 1700. Ĝi havas sian propran skribsistemon.
Formosa lingvo Formosan | |
Formosa “alfabeto”. | |
konstruita lingvo • fikcilingvo | |
---|---|
Lingvistika klasifiko | |
Planlingvo | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | neniu lando |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | sen valoro |
Angla nomo | Formosan |
Specimeno | |
La aŭtoro prezentis la lingvon kiel “studo”n pri natura lingvo parolata en insulo Formoso (Tajvano). Multaj homoj kredis tion kaj eĉ Universitato de Oxford instruis ĝin al siaj studentoj kaj anglikana eklezio mendis al Psalmanazar tradukon de anglikana katekismo. Sekve, Formosa lingvo eble estis la unua artefarita lingvo kun praktika uzado.
Laŭ la aŭtoro, Tajvano en sia “indiĝena” lingvo nomiĝis Gad Avia, t. e., bela insulo (“gad ivia”).
Nombroj (1-10): taufb, bogio, charhe, kiorh, nokin, dekie, meni, thenio, sonio, kon.
Bibliografio redakti
- PSALMANAZAR, George, Description de l'île de Formose, Poitiers : Paréiasaure, 1998, 277 p.