Fortikaĵo de Győr

Fortikaĵo de Győr estis tre grava fortikaĵo dum la kontraŭturkaj bataloj. Nuntempe restis preskaŭ nenio el la fortikaĵo.

Restaĵo de la fortikaĵo inter 2 domoj

Historio redakti

Jam la romianoj havis tie fortikaĵmuron. La hungaroj konstruis nur preĝejon apude. Post la mezepoko la turkoj jam minacis ankaŭ Győr-on. La fortikaĵo graviĝis. En 1529 la alvenintaj turkoj trovis nur bruldetruitan fortikaĵon, ĉar la italaj kaj germanaj defendistoj faris tiun solvon kaj poste ili rifuĝis. Post 4 jaroj la aŭstroj kaj hungaroj sukcese reokupis ĝin. Inter 1537-1566 pli modernaj muroj estis konstruitaj, la turkoj jam rezignis pri la reokupo. En 1577 tiu fortikaĵo estis la plej granda en la tiama Hungara reĝlando. Inter 16611664 la fortikaĵo denove estis pligrandigita. En 1809 Napoleono venkis la hungarojn apud Győr kaj li jam senbatale ekhavis la fortikaĵon, kies grandan parton li eksplodis. Poste la loĝantaro opiniis superflua la fortikaĵon, tial ili malkonstruis ĝin, nur hazarde restis iom da partoj. Nun oni profitas ĝin muzeo pri ŝtonoj.

Fontoj redakti

 
Fortikaĵo de Győr en 1602