Fortikaĵo de Kisvárda

La fortikaĵo de Kisvárda estas la ĉefa vidindaĵo en urbo Kisvárda.

Fortikaĵo de Kisvárda

Historio redakti

Historiistoj konjektas, ke en tiu loko jam estis remparo (kvazaŭ fortikaĵo). Reĝa permeso alvenis en 1400 por konstrui fortikaĵon, sed la konstruado komenciĝis nur en 1465. En la sekva jarcento la fortikaĵo travivis sieĝojn, fine dum bataladoj de Ferenc Rákóczi la 2-a (1703-1711) ĝi jam ne havis strategian celon. En la sekvaj jardekoj la loĝantoj forportis parton de la brikoj, sed tio estis malpermesita en 1828. Baldaŭ ĉirkaŭ la ruinoj oni konstruis parkon, kie okazis pluraj renkontiĝoj. Inter 1958-1960 la ruinoj estis renovigitaj kaj oni instalis ekspoziciejon kaj subĉielan spektaklejon. Nuntempe ĉiujare okazas en la fortikaĵo teatra festivalo.

Priskribo redakti

 
Aerfoto

La fortikaĵo situas iomete for de la urbocentro kaj formas paralelogramon. En ties angulo kvadrata trietaĝa domparto troviĝas, kiu daŭras per sama alta muro kun la restintaj fenestrotruoj. La restintaj partoj estas nur malaltaj. En la alia flanko 2 rondaj kovritaj bastionoj estas videblaj.

Fontoj redakti