Ĝermolisto de hidraŭlikaj servomekanismoj
En tiu ĉi artikolo estas ĝermoj pri hidraŭlikaj servomekanismoj. Movu unufrazajn artikolojn pri la temaro en tiun ĉi paĝon, metante alidirektilon. Se vi volos igi iun ĝermon en apartan artikolon, faru tion per aldono de minimumaj informoj.
D
redaktiDukoordinata servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo kun du regataj reciproke kuplitaj eliraj membroj.
E
redaktiElektra-hidraŭlika servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo , ĉe kiu por transigo kaj prilaboro de regantaj signaloj estas uzataj plejparte elektraj elementoj.
F
redaktiForto-servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo , kies elira grando estas forto aŭ motoro.
H
redaktiHidraŭlika servomekanismo estas hidraŭlika mekanismo kun almenaŭ unu ekstera retrokuplo, reganta elira grando depende de grando enira.
Hidraŭlika-mekanika ŝovmekanismo estas hidraŭlika ŝovmekanismo, al kies elirejo estas konektita ordinara mekanismo.
K
redaktiKombine variigebla hidraŭstatika transmisio estas variigebla transmisio, kies transmisia rilatumo estas ŝanĝebla kaj per regebla pumpilo, kaj per regebla hidraŭlika motoro.
M
redaktiMekanika-hidraŭlika servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo , ĉe kiu por transigo kaj prilaboro de regantaj signaloj estas uzataj mekanikaj elementoj.
N
redaktiNesimetrie regata hidraŭlika servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo , en kiu la reganta fluo de likvo estas kondukata al unu laborspaco de servomotoro.
P
redaktiPneŭmata-hidraŭlika servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo, ĉe kiu por transigo kaj prilaboro de regantaj signaloj estas uzataj plejparte pneŭmataj elementoj.
Pozicia servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo, kies elira grando estas pozicio.
Plurkoordinata servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo kombinita el kelkaj unukoordinataj aŭ dukoordinataj servomekanismoj.
R
redaktiRapideca servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo, kies elira grando estas rapideco aŭ movofrekvenco.
S
redaktiServomekanismo regata per stringado estas hidraŭlika servomekanismo , kies elira grando estas regulata per ŝanĝo de rezistoj kontraŭ movo de likvo.
Simetrie regata hidraŭlika servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo, en kiu la regata fluo de likvo estas kondukata al ambaŭ laborspacoj de servomotoro (ekz. ambaŭflanka hidraŭcilindro, rotacia hidraŭmotoro).
U
redaktiUnukoordinata servomekanismo estas hidraŭlika servomekanismo kun unu regata elira membro.