Frøylandsvatnet (Jæren)
lago en Norvegio
Frøylandsvatnet estas lago situanta en la distrikto Jæren kaj la provinco Rogaland en Norvegio. Ĝi formas parton de la divida linio inter la municipoj Klepp kaj Time. La nomo devenas de la nordia dio Freyr. La lago estas ne tre profunda, kun averaĝa profundo de 5,5 m.
Frøylandsvatnet | ||
---|---|---|
lago | ||
Situo | Klepp kaj Time (Rogaland) | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 58° 44′ 59″ N, 5° 40′ 33″ O (mapo)58.7497222222225.675833333333324Koordinatoj: 58° 44′ 59″ N, 5° 40′ 33″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 24 m | |
Surfaca areo | 4,83 km² | |
Maksimuma longo | 6 km | |
Maksimuma larĝo | 1,8 km | |
Averaĝa profundo | 5,5 m | |
Borda longo1 | 24,10 km | |
Referencoj | Direktorejo de Norvegaj Akvaj Rimedoj kaj Energio | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
Urbo Bryne kaj vilaĝoj Klepp stasjon kaj Kvernaland situas proksime al la lago.
Viv-medio
redaktiLa lago situas en areo kun tre intensa agrikulturo. Frue en la 1980-aj jaroj la lago montriĝis unu el la plej malbonaj kazoj de plantoziĝo en Norvegio. Alga trokresko estis grava problemo, kaj oni raportis, ke dombestoj mortis pro trinko de akvo kun venenaj algoj.
De tiam oni reduktis la enŝuton de substancoj kun nitrogeno kaj fosforo, sed amasiĝo de sedimentoj malrapidigas pliboniĝon.