Francaj regionaj balotoj de 2015

Francaj regionaj balotoj de 2015 estas okazantaj en Francio la 6-an de decembro 2015 kaj 13-an de decembro 2015. Koncernataj estas la Regionaj Konsilioj en metropola kaj transmara Francio, kaj ankaŭ la Asembleoj de Korsiko, Franca Gujano kaj Martiniko por ses-jara periodo. La Regiona Konsilio de Majoto, estas la sola kiu ne partoprenas la baloton, ĉar ĝi jam estis renovigita la 2-an de aprilo 2015. Koncernataj estas 18 Regionaj Prezidantecoj, 13 en metropola Francio kaj Korsiko, kaj 5 en Transmaraj departementoj. Kvankam ili ne havas leĝofaran aŭtonomion, tiuj teritoriaj kolektivoj mastrumas grandajn buĝetojn. Plie, regionaj balotoj estas ofte konsiderataj kiel duon-mandataj opinisondadoj.

Situacio redakti

Tiu baloto estas la unua okazanta por la novaj regionoj efektivaj la 1-an de januaro 2016, kiam la 27 regionoj de Francio estos kunfanditaj en 18.[1][2]

Naciaj rezultoj redakti

Francio uzas du-raŭndan balot-sistemon por elekti la regionajn prezidantecojn, pro tio ne ĉiuj konkurintaj seĝoj havos kandidaton elektita en la 1-a raŭndo.

Unua raŭndo redakti

Francaj regionaj balotoj 2015 (6-a de decembro 2015) rezultoj de la 1-a raŭndo (nur la ĉefaj partioj)

Listo Kandidatoj Voĉoj % ±% Seĝoj ±
FN Marine Le Pen
6010292
30.8%
+19.4%
LR Nicolas Sarkozy
5695442
27.2%
+1.2%
PS Jean-Christophe Cambadélis
4960794
22.7%
-6.4%
EELV Emmanuelle Cosse
1440220
6.6%
-5.5%
FG Jean-Luc Mélenchon
877965
3.7%
Aliaj
Sume
21145234

Dua raŭndo redakti

Francaj regionaj balotoj 2015 (13-a de decembro 2015) rezultoj de la 2-a raŭndo

Listo Voĉoj Voĉoj % Seĝoj Seĝoj %
Unuiĝo de Dekstro 10 127 196 40,63 818 42,83
Sume dekstre 10 127 196 40,63 818 42,83
Unuiĝo de Maldekstro 7 263 567 29,14 520 27,23
Diversa maldekstro 622 382 2,50 144 7,54
Socialista Partio 18 288 0,07 13 0,68
Sume maldekstre 7 904 237 31,71 677 35,45
Front National 6 820 147 27,36 358 18,74
Sume ekstrem-dekstre 6 820 147 27,36 358 18,74
Regionistoj 72 829 0,29 57 2,98
Totalo 24 924 409 100,00 1 914 100,00
Registritaj voĉdonantoj/partopreno 44 832 737 58,44

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo French regional elections, 2015 en la angla Vikipedio.