Francesc Xavier Bultó
Francesc Xavier Bultó i Marquès (naskiĝis la 17-an de majo 1912 en Barcelono[1], mortis la 3-an de aŭgusto 1998 en Barcelono[2]) populare konata kiel Paco Bultó, estis kataluna industriisto, fondinto de Montesa Honda (kune kun Peter Permanyer) kaj Bultaco[3].
Francesc Xavier | |
---|---|
Kataluna industriisto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Francesc Xavier Bultó i Marquès |
Aliaj nomoj | Don Paco |
Naskiĝo | la 17-an de majo 1912 en Barcelono Hispanio |
Morto | la 3-an de aŭgusto 1998 en Barcelono Hispanio |
Tombo | Montjuïc Cemetery (en) |
Lingvoj | kataluna • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Memorigilo | |
Familio | |
Frat(in)o | Josep Maria Bultó Marquès (en) |
Edz(in)o | Ines Sagnier y Munoz (en) |
Infanoj | Alvaro Bultó (en) , Ignasi Bultó i Sagnier (en) |
Parencoj | Oriol Puig Bultó (en) (nevo) Miquel Arpa i Bultó (en) (nepo) Sete Gibernau (en) (nepo) Joan Soler Bultó (en) (nevo) Manuel Soler (en) (pranevo) Josep Maria Sagnier i Sanjuanena (en) (bopatro) Pere Arpa i Vilallonga (en) (bofilo) |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero motorciklisto entreprenisto aŭtosportisto |
Biografio
redaktiLi naskiĝis en familio de la kataluna burĝaro ĉefe dediĉita al tekstiloj. Li estas konata kiel motorcikla inĝeniero kaj dezajnisto[4].
En la unua kompanio, Permanyer estis negocisto kaj direktoro, kaj Bultó havis sperton pri motorcikloj. Ili produktis malpezajn motorcikloj kun 2-taktaj motoroj, kiuj superis pli pezajn anglajn motorciklojn kun 4-taktaj motoroj. En 1958 la hispana registaro postulis kelkajn fortranĉojn el la industrio, kaj Permanyer volis forlasi la motorciklan sportan branĉon. Bultó elpensis sian faman moton "La merkato sekvas la ŝaktabulan flagon" kaj forlasis la kompanion. Kune kun kelkaj el la antaŭaj dungitoj li komencis sian propran entreprenon nomitan Bultaco. La unua modelo, Bultaco Tralla 101, surmerkatiĝis en 1959. La motorcikloj estis fabrikitaj en la farmo de la familio Bultó, kaj liaj infanoj estis la unuaj, kiuj provis ĉiujn prototipojn[5].
Bildgalerio
redakti-
Montesa A-45 98cc (1945)
-
Bultaco Tralla 101 125cc (1959)
Referencoj
redakti- ↑ Herreros 1998: «1945: Cataluña» p. 94-98
- ↑ Necrológicas. Don Francisco X. Bultó Marqués (hispane) (PDF). Hemeroteca. La Vanguardia (5 aŭgusto 1998). Alirita 10 decembro 2010 .
- ↑ Freixa, Elena. (13 marto 2011) Catalunya, bressol d'èxits de dues rodes, ‑a eldono, núm. 104 (katalune), Barcelona: Edició de Premsa Periòdica ARA, SL, p. 30–31.
- ↑ Pi, Pere. (Julio 2012) “45. El senyor Bultó”, No tinc 200 anys. Les vivències de Pere Pi (katalune). Barcelona: Autoedition (Service Point), p. 79–80. ISBN 9788461590353.
- ↑ Motocicletas que perviven en el recuerdo (hispane). El Periodico del Motor. Arkivita el la originalo je 2014-03-22. Alirita 2014-03-21 .
Fonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Francesc Xavier Bultó en la angla Vikipedio.