Franca Kameruno

(Alidirektita el Francia Kameruno)

La Franca KamerunoOrienta Kameruno (france Cameroun) estis teritoria franca mandato en Okcidenta Afriko, aktuale la plej parto de Kameruno.

Franca Kameruno
28-a de junio 1919 – 1-a de januaro 1960

historia lando • Mandato de la Ligo de NaciojKuratora teritorio de la Unuiĝintaj Nacioj
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
2 225 000
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Kameruno 1901-1972: oranĝe la Germana Kameruno; ruĝe la Brita Kameruno; blue la Franca Kameruno; verde la Respubliko Kameruno.

La regiono de la aktuala Kameruno estis postulita de Germanio kiel protektorato dum la tiel nomita "Disdivido de Afriko" (nomita ankaŭ "Disputo", "Dispartigo" aŭ "Kurkonkurenco por Afriko") fine de la 19-a jarcento. Dum la Unua Mondmilito, ĝi estis okupaciita de francaj kaj belgaj trupoj, kaj poste, en 1922, administraciita kiel Mandato de la Ligo de Nacioj fare de Granda Britio kaj de Francio. La franca mandato estis konata kiel Kameruno kaj la brita teritorio estis administraciita kiel du regionoj nome Norda Kameruno kaj Suda Kameruno. Norda Kameruno konsistis el du partoj ne samlimaj, dise kie estas la landlimoj inter Niĝerio kaj Kameruno.

La Franca Kameruno iĝis sendependa lando en januaro 1960, kaj oni programis la sendependecon de Niĝerio por posta momento samjare, kio starigis la demadon pri la brita teritorio. Post ia disputo oni interkonsentis la okazigon de referendumo kiu finfine okazis la 11an de februaro 1961. La norda regiono ĉefe islama preferis la unuigon al Niĝerio, kaj la suda regiono voĉdonis unuigon al Kameruno.[1] Norda Kameruno iĝis regiono de Niĝerio la 31an de majo 1961, dum Suda Kameruno iĝis parto de la Respubliko Kameruno la 1an de oktobro. Dume, la regiono estis administraciita kiel franca kolonio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Nohlen, D, Krennerich, M & Thibaut, B (1999) Elections in Africa: A data handbook, p 177 ISBN 0-19-829645-2