Francio en la Vintra Olimpiko 2022

sporta delegacio

La franca teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino havis 86 sportistojn. Ili partoprenis en 10 fakoj. Flagtenanto de la franca teamo estis Tessa Worley kaj Kevin Rolland dum la malferma ceremonio respektive Quentin Fillon Maillet dum la ferma. La sportistoj atingis 5 orajn, 7 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 10-an rangon.

Francio en la Vintra Olimpiko 2022
Vintra Olimpiko 2022 en Pekino
Flagtenanto:  Tessa Worley kaj Kevin Rolland (malfermo)
Quentin Fillon Maillet (fermo)
Sportistoj 86 en 10 fakoj
Medaloj
rango: 10
Oro
5
Arĝento
7
Bronzo
2
Sume
14
vdr

Kunordigis la teamon la Franca Nacia Olimpika kaj Sporta Komitato.

emblemo de la olimpiko
emblemo de la olimpiko

Eksteraj ligiloj redakti