Malfermi la ĉefan menuon

Francisco de Toledo

vicreĝo Francisco de Toledo

Francisco Álvarez de Toledo (n. Oropesa, 1515 - m. Escalona, 1582) konata ankaŭ kiel la "Kolonia Solono"[1], estis nobelulo kaj militisto hispana, kiu iĝis la kvina el la Vicreĝoj de Peruo. Li okupis tiun postenon el la 30an de novembro de 1569 ĝis la 1a de majo de 1581, totale dum 11 jaroj kaj 5 monatoj. Estis unu el la figuroj plej polemikaj de la kolonia historio perua. La konsideroj pri lia rega laboro estas ege diversaj: kelkaj kiel Roberto Levillier laŭdas lin kiel la “supera organizanto” de la vixreĝlando, ĉar li havigis taŭgan leĝan strukturon, plifortigante gravajn koloniajn instituciojn, ĉirkaŭ kiuj funkcios la administrado de la lando dum ĉirkaŭ 200 jaroj. Aliaj historiistoj kiel Luis E. Valcárcel prezentas lin kiel la “granda tirano” de la indiĝenoj: la enmeto de la mineja mita aŭ mitao (sistemo de deviga laboro de la indiĝenoj en minejoj) kaj la ekzekuto de la inkao Tupak Amaru la 1-a kialigus tiun konsideron.

NotojRedakti

  1. Kompare kun la atenano Solono kiu same kiel Toledo realigis reforman kaj leĝodonan laboron.