Franciscus (Frans) WINKEL (Schiebroek, 1-a de novembro 1926 - 3-a de januaro 2016) estis nederlanda politikisto de la katolika politika partio KVP kaj poste de la kristan-demokrata CDA.

Frans Winkel
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1926 (1926-11-01)
en Schiebroek
Morto 3-an de januaro 2016 (2016-01-03) (89-jaraĝa)
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Partio Kristandemokrata Apelo vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis kiel filo de la komercisto P.M. Winkel (1898-1958) kaj diplomiĝis en juro. Li laboris unue ĉe la urba sekretariejo de Roterdamo kaj poste ĉe pluraj ministerioj en Hago antaŭ ol iĝi jura konsilisto ĉe la nederlanda Produkta Estraro por Brutaro kaj Viando. En februaro 1967, Winkel estis nomumita urbestro de Nootdorp kaj en marto 1980 urbestro de Noordwijkerhout. Li retiriĝis en decembro 1991. Dum longa tempo Winkel aktivis en la Nederlanda Katolika Esperantista Ligo "Espero Katolika"; ĝis 2015 li estis prezidanto de tiu ĉi asocio, kiu post tiu dato ne plu ekzistas.

La strato Burgemeester Winkellaan en Nootdorp nomiĝas laŭ li kaj li estis Kavaliro en la Ordeno de Oranje-Nassau.

Li forpasis en 2016.