Frapmaniero (piano)

piano

Frapmaniero ĉe piano signifas la manieron, per kiu pianisto frapas aŭ frapu la pianoklavon, por atingi difinitan sonkvaliton.

La mekaniko transmisias la frapon de klavo per marteleto sur la kordon. La frapo estas distingebla laŭ forteco kaj rapideco. La frapmaniero influas la diferencajn sonparametrojn kiel laŭteco, sonformiĝo kaj -paso de suprotono samkiel la malsoniĝodaŭro. Ekzistas multaj ludoteknikaj eblecoj, per taŭgaj movoj de la fingroj, de la mano aŭ eĉ de la tuta supera korpo, celi la deziratan influon sur la frapadon kaj per tio sur la sonon.

Oni diferencas la frapmanierojn ankaŭ laŭ la kvar bazaj tipoj de artikulacio legato, non legato, portato kaj stakato. Por specialaj efektoj, kiujn ekz. postulas la ĵazo, necesas laŭaj variigoj de la tradiciaj frapmanieroj. Por glisando ekz. pianisto frotetas per la dorsflanko de unu aŭ pluraj fingroj de mano sur vico da blankaj aŭ nigraj klavoj.

La varieco de la frapeblecoj ankaŭ estas grava diferenco al aliaj klavarinstrumentoj kiel orgenoklaviceno. Bonaj digitalaj pianoj distingiĝas per tio, ke ili klopodas kiel eble plej precize kapti la frapmanieron kaj transformi ĝin en sonon. Grandaj japanaj fabrikantoj de digitalaj pianoj kiel Yamaha, Casio, RolandKawai je tio evoluigis apartajn teknikojn ĝis la simulado de la kompleta movaro ekde la fingro trans la marteleto ĝis la kordo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti