Fine de la jaro 1847, la familio Fox (foks) enloĝiĝis en novan domon situantan en Hydesville, eta vilaĝo de la ŝtato Novjorkio, Usono. La geedzoj havis kvar gefilojn, kvankam kun ili loĝis nur la du plej junaj: la infaninoj Margaret (1836–1893) kaj Kate (Catherine, 1838–1892). En marto 1848 ĉi tiuj kaŭzis spiritajn manifestiĝojn kun tia intenseco ke ili vokis la atenton de la mondo. De simplaj batoj ĝis fortaj bruoj, movo de mebloj kaj utilaĵoj, la fenomenoj okazintaj sen granda maltrankvilo por la familio Fox. La fenomenoj intensiĝis tiamaniere, ke intuicie igis sinjorinon Fox en la lasta vespero marta prezenti serion da demandoj, kiuj estis responditaj per batoj per la uzo de nombroj. Najbarino estis vokita kaj prezentis demandojn pri sia sola intimeco, kaj ricevis precizajn kaj pravajn respondojn.

La fratinoj Fox

La informo disvastiĝis, kaj la alkuro de genajbaroj fariĝis multopa, ĉiuj prezentis demandojn kaj ricevis respondojn, ĉiam tre precizajn, kio kaŭzis, ke en tiu vespero oni elektis specon de komisiono por esplori kaj juĝi la faktojn. Tiam oni malkovris, laŭ informo de la nevidebla inteligento, ke li estas spirito, mortigita pro mono en tiu domo, kaj li diris la nomon de la loĝinto lin mortiginta, fakto okazinta antaŭ kvin jaroj, kiam la korpo estis enterigita sub vinejo dek futojn profunde. Kaj ĉio estis trovita, kiel dirite.

Kate kaj Margaret havis pli aĝan fratinon, nomitan Leah (1814–1890), kiu loĝis en alia urbo, Roĉestro. Eksciinte la okazaĵojn, ŝi vojaĝis al Hydesville. Konfirminte la mirindaĵojn, ŝi transloĝigis siajn fratinojn al Roĉestro, por ke ili montru siajn lertaĵojn. Post malmulta tempo, la populareco de la fratinoj Fox kapturne kreskis.

De tiam la vivo de familio Fox transformiĝis, kaj ĝi devis vojaĝadi, efektivigante publikajn kunsidojn, kiuj logis multajn scivolemulojn.

Leah konsideris, ke tiu ĉi estis grandioza eblo fari el tiu ĉi spirita procezo bonan fonton de materiaj profitoj. Ŝi komencis arigi fervorajn spiritistojn kaj prezigi la seancojn, tiel ke la kolekto atingis po 100 ĝis 180 dolarojn ĉiunokte.

La famkonataj fratinoj estis alvokataj en diversajn lokojn de la lando. Iliaj vojaĝoj sumigis grandnombrajn aliĝojn de publikaj gravuloj; la famo igis ilin seanci eĉ en la Blanka Domo kaj por la reĝino Viktoria de Britio en Londono.

En la 21-a de oktobro 1888 Margaret Fox elparolis antaŭ abunda auskultantaro en la Muzika Akademio de Novjorko kaj deklaris la fenomenojn malveraj. Ŝi senŝuigis sian dekstran piedon kaj, per la sola helpo de ligna skabelo kiel sonamplifilo, krakigis siajn haluksajn falangojn, reproduktante la frapojn. Laŭ la atesto mem de la fratinoj Fox estis la simpla ludo ruli pomon kaj batigi ĝin kontraŭ la plankon per fadeno, kiu komence fascinis kaj timigis ilian panjon, naskante la konvenan etoson por posta rilato kun la spiritoj. Kiam ili vidis, ke ili akiris la saman sukceson reproduktante similan sonon per la knaro de siaj manaj fingrartikoj, ili ekprovis ĝin per siaj piedoj, uzante kiel apogon kaj resonilon la litdorson. Kaj tiel naskiĝis la frapoj. La konstanta praktikado kondukis al la perfekteco kaj, kelkfoje, al la uzo de iliaj maleoloj kaj genuoj.

Komento redakti

Laŭ Ladislao Enrique Márquez, fratinoj Fox estis 8- kaj 6-jaraj respektive kaj li prenas kiel referencon la ateston de Margareth FOX mem en 1888. Do, oni povas demandi, kiel infanoj povas uzi batalfabeton por doni tiel rapidajn respondojn krom evidenta demando pri kial ili sciis pri murdita homo (vere, ĉu 6-8-jaraĝaj knabinoj komprenas, kio estas mortigo pro mono?), ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti