Frazkerno estas la baza parto de frazo, konsistanta el subjekto kaj predikato, aŭ nur unu el ili (se la alia malestas).

La komponantojn de la frazkerno (la subjekton kaj la predikaton) oni nomas ĉefaj frazmembroj. La ceteraj frazmembroj (epitetoj, objektoj, komplementoj, cirkonstancoj/adjektoj) estas kromaj frazmembroj.

Frazo kun kompleta frazkerno (entenanta kaj subjekton, kaj objekton) estas duparta frazo.

Frazo kun unumembra frazkerno estas unuparta frazo.

Frazo entenanta nur unu frazkernon estas simpla frazo.

Frazo entenanta plurajn frazkernojn estas kompleksa frazo. Atentindas, ke frazkerno kun pluraj samrolaj frazmembroj (plursubjekta aŭ plurpredikata) havas nur unu frazkernon kaj povas esti simpla:

  • Peĉjo venis hejmen, kaj Manjo venis hejmen (kompleksa frazo dukerna)
  • Peĉjo kaj Manjo venis hejmen (simpla frazo dusubjekta sed unukerna).

Frazo kiu konsistas el nura kerno estas senŝela frazo, ekz‑e Petro dormas.

Frazo entenanta kromajn frazmembrojn estas ŝelhava frazo, ekz‑e Hieraŭ Petro ricevis gravan leteron de Paŭlo.