Freda Huson

kanada mediprotekta aktivulino kaj estro de loka indiĝena tribo

Freda Huson (naskiĝis la 24-an de majo 1964 en Smithers, Brita Kolumbio) estas mediprotekta aktivulino en Kanado, kaj krome estas unu el la gvidantoj de loka indiĝena tribo el la atabaska lingvaro. En 2021 al ŝi estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Freda Huson
Persona informo
Aliaj nomoj Chief Howilhkat
Naskiĝo 24-an de majo 1964 (1964-05-24) (60-jaraĝa)
en Smithers
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktivulo
mediprotektulo Redakti la valoron en Wikidata
vdr