Freedom Trail (Boston)

La Freedom Trail (Libereca Migrovojo) estas proksimume 4 km vidinda itinero en Bostono (Masaĉuseco, Usono) kiu ligas dek sep historiajn lokojn. La vojo estas markita per solida ruĝa linio sur la tero kaj kondukas de Boston Common (en la urbocentro) tra la urbocentro, super la Karlo-Rivero en la nordo ĝis Charlestown kaj finiĝas tie ĉe la Bunker-Monteta Monumento. La Freedom Trail estas populara turisma altiro kaj permesas rapidan superrigardon de historia Bostono.

Fina punkto de la Libereca Migrovojo ĉe Bunker Hill Monument .

Oficialaj stacioj redakti

  1. Boston Common, la plej malnova publika parko en Usono.
  2. Massachusetts State House), la sidejo de la reganto de Masaĉuseco.
  3. Park Street Church, kongregaciisma preĝejo konstruita en 1809, plej konata pro la parolado de William Lloyd Garrison kontraŭ sklaveco.
  4. Granary Burying Ground, tombejo apud Park Street Church. Jen ekzemple Samuel Adams entombigita, unu el la subskribintoj al la Deklaro de Sendependeco, sed ankaŭ la viktimoj de la Bostona masakro.
  5. King's Chapel, unuecisma preĝejo hodiaŭ, kies antaŭulo datiĝas de koloniaj tempoj.
  6. King's Chapel Burying Ground (Reĝa Kapeltombejo), kie historiaj figuroj de Bostono estas entombigitaj, inkluzive de unu el la Mayflower-pasaĝeroj.
  7. La statuo de Benjamin Franklin kaj la loko de la Boston Latin School kiel la unua publika lernejo de Usono.
  8. Old Corner Bookstore, unu el la plej malnovaj konstruaĵoj de Boston (konstruita en 1718).
  9. Old South Meeting House, preĝejo uzata kiel kunvenejo en koloniaj tempoj. La Bostona teumado estis planita ĉi tie.
  10. Old State House, la malnova urbodomo de Bostono.
  11. La sceno de la Bostona masakro rekte ĉe la Malnova Ŝtata Domo.
  12. Faneuil Hall kaj Quincy Market.
  13. La hejmo de Paul Revere, usona nacia heroo.
  14. Old North Church, preĝejo konstruita en 1723, de kies turo estis donita grava signalo en la 18-a aprilo 1775 kiam Paul Revere entreprenis sian faman noktomezan veturon.
  15. Copp’s Hill Burying Ground estas tombejo situanta sur monteto alte super la urbo. Tio servis kiel deirpunkto de la britaj trupoj ĉe la Batalo de Bunker Hill.
  16. USS Constitution, usona fregato lanĉita en 1797, la plej malnova flosanta militŝipo en la mondo.
  17. La Bunker-Monteta Monumento, kiu memorfestas gravan batalon komence de la Milito de Sendependeco.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti