Malfermi la ĉefan menuon

Friedenstag (opero)

opero far Rikardo Strauss
Richard Strauss

Friedenstag (eo: Pacotago) – unu-akta opero (verknumero op. 81) estas la dek dua opero de komponisto Richard Strauss. La libreton verkis Joseph Gregor. La unua prezentado okazis la 24-an de julio 1938 en la Nacia Teatrejo je Munkeno.

EkestohistorioRedakti

La ideo pri la opero Friedenstag devenas de la hispana poeto Pedro Calderón de la Barca kaj ties dramo "La kapitulaco de Breda". Strauss legis de la peco en "Weltgeschichte des Theaters" de la teatrohistoriisto Joseph Gregor, li ankaŭ konis la pentraĵon "La kapitulaco de Breda" de Velázquez. Lia tiama libretisto Stefan Zweig pretigis en 1934 laŭ deziro de Strauss koncepton nome "1648". Dum kiam Zweig havis ideon de parabolo pri la politika situacio en la nazia Germanujo, oportunisto Strauss provis enigi "operecajn" elementojn en la agadon. Pro la elmigrado de Zweig la verkado estis interrompata. Zweig mem proponis, ke la nomita Joseph Gregor realigo la libreton. Strauss akceptis la proponon, sed la nur malmulte harmonia kunlaboro inter la komponisto, Gregor kaj letere interkomunikanta "arbitraciulo" Zweig rezultigis al teksto ne inspiran por la komponisto. En 1936 Strauss finfaris la operon kaj omaĝis la partituron al orkestrestro Clemens Krauss kaj ties edzino, sopranistino Viorica Ursuleac.

PrezentohistorioRedakti

Origine la komponisto estis planinta prezenti la preskaŭ samtempe ekestintajn operojn Friedenstag kaj Daphne dum unu vespero - Strauss ŝatis, ankaŭ je la temoj de siaj komponaĵoj, la alternadon de tragedia kaj serena. Friedenstag tamen estis pli frue prezentata. La 24-an de julio 1938 Clemens Krauss direktis la unuan prezentadon en la Munkena Nacia Teatro. La nazioj politike ekspluatis la miksaĵon inter senkondiĉa oferemo kaj profunda pacemo, destinante per tio la akcepton de la verko. Sekvis prezentadoj en Dresdeno (kun unua prezentado de Daphne, je la kombinado de la du verkoj dum unu vespero montriĝis kiel ne sencoplena), Vieno kaj Berlino. La opero aperis ĝis la fermado de la teatroj dum la milito en pli ol 20 urboj, tamen sen ke ĝi konkerus fiksan lokon en la repertuaroj. Ankaŭ post la milito la opero restis unu el la plej malofte prezentataj verkoj de la komponisto. La malakorda politika sinteno de Strauss dum la ekestoperiodo, la blokema teksto kaj la (kompreneble ankaŭ kaŭzita de la tekstmaterio) iom pala komponaĵo malebligis disvastiĝon de la opero ekster "verkaroprezentadoj" aŭ kuriozaĵovesperoj.

OrkestroRedakti

3 flutoj (3-a ankaŭ fluteto), 2 hobojoj, angla korno, 3 klarnetoj basklarneto, 3 fagotoj, kontrafagoto, 6 kornoj, 4 trumpetoj, 4 trombonoj, tubjo, timbaloj, tamburego, tamo, armetamburoj, cimbalo, triangulo, tamburino, 16 unuaj violonoj, 16 duaj violonoj, 12 vjoloj, 10 violonĉeloj, 8 kontrabasoj. Sur la scenejo: orgeno, sonoriloj, signaltrumpetoj

AgadoRedakti

 
la kapitulaco de Breda, pentraĵo de Diego de Velázquez (proks. 1635)

Loko kaj tempo: en la citadelo de sieĝata urbo, 24-an de oktobro 1648

Scenejo: ronda ĉambrego en la citadelo, la muroj parte provizore riparitaj, embrazuroj en la muroj.

Ununura aktoRedakti

En urbo je la fino de la Tridekjara Milito: soldatoj konantaj nur la militon, disaj vokoj por paco perdiĝas. La citadelo estas ruinigita, la municio estas forkonsumita, la malsata loĝantaro komencas ribeli. Sed la estro admonata transdoni la citadelon ne volas rezigni. Li anoncas al la popolo la kapitulacon de la urbo, sed antaŭe li volas krevigi la fortikaĵon. Al la soldatoj li konsilas la fuĝon., kaj ili restas ĉe li. Ankaŭ lia edzino Maria preferas morti kune kun li anstataŭ fuĝi. Kiam ĉiuj atendas la atakon de la malamikoj, la sonoriloj sonoras: La Packontrakto de Monastero estas subskribita. La popolo malfermas la urbon al la malamikoj, nur la citadelestro kredas je miliruzaĵo kaj volas daŭrigi la batalon. Maria povas reteni lin, finfine li forĵetas la armilojn kaj brakumas je la ĝojkriado de la loĝantoj la estron de la malamikaj trupoj.

MuzikoRedakti

Friedenstag similas pro la superpezo de la ĥoroscenoj pli al oratorio ol al opero. Paraleloj al Fidelio de Ludwig van Beethoven ne estas preteraŭdeblaj, Strauss transprenis ties tonaloplanon preskaŭ komplete (Schreiber). La muziko konvenas kun la plejparte reganta baza sono de la senespereco de la teksto – oni volus nomi ĝin senbrila, ĉar ankaŭ la mirinde feliĉa fino ja sonas pli laŭkutima. Ankaŭ la plej multaj figuroj restas palaj, nur tiu de Maria povis inspiri Ŝtraŭson al kelkaj grandiozaj melodiaj scenoj. Bela ideo estas ankaŭ la figuro de la juna piemonta soldato, kiu per sia itala kanteto faras la unuan scenon – por si mem griza dialogo de la gardostarantaj soldatoj – unu el la plej sukcesitaj.

LiteraturoRedakti

  • Schreiber, Ulrich. Opernführer für Fortgeschrittene - Band 3. 1-a eldono Kassel: Bärenreiter-Verlag, 2000. ISBN 3-7618-1436-4
  • Wilhelm, Kurt. Richard Strauss persönlich. 1-a eldono Berlino: Henschel, 1999. ISBN 3-89487-326-4

Eksteraj ligilojRedakti