Frigia-dominanta gamo

La frigia-dominanta gamo, ankaŭ nomata hispana gamojuda gamo, estas septona gamo, kiu ofte estas uzata interalie en hispana flamenko kaj en la juda muziko. La aŭgmentita duto inter dua kaj tria ŝtupo kaŭzas ekzotan sonon.

Bildigo de la frigia-dominanta gamo. (Klarigo)

Strukturo kaj uzado redakti

Oni formas la gamon, altigante la trian ŝtupon de la frigia gamo ekde la eta minortrito al la ega maĵora trito. Ĉi tiu dedukto nomiĝas en la klezmermuzika terminaro freygisch (jide: frigia). Aliigo de la trito estus nekutima laŭ kompreno de la funkcia harmoniteorio. La gamo estas komprenebla kiel kvina ŝtupo de harmonia minoro. Pro tio en ĵazo eblas ankaŭ la (pli malofta) nomo HM 5. La funkciteorio de ĵazo rigardas la gamon ofte kiel aliigo de la miksolidia gamo: miksolidia (♭9/♭13). Ĵazmuzikistoj uzas ĝin je la improvizado tipe je dominantaj akordoj kiel dominanta 7 kaj dominanta 7(♭9); ĝi havar je tio ĉiam streĉan karakteron kaj la funkcion de dominanto, do de akordo sur la kvina ŝtupo. En klezmera muziko ĉi tiu speco de funkciteoria rigardo estas alia: Tiu muziko uzas la gamon sur la toniko, kiu havas la bazotonon de ĉi tiu gamo kaj prezentas la unuan ŝtupon. La funkcio estas do tute alia, kio klarigas la sonimpreson sentatan ofte kiel nekutima en kunagado kun la harmoniaro. La nomo ahava raboh („noblega amo“) devenas de la komencaj vortoj de la sabatliturgio, je kio estas uzata ĉi tiu gamo.

La unua parto de la fama juda popolkanto Hava nagila baziĝas sur ĉi tiu gamo. Ekzemplo por uzado de ĉi tiu gamo en blankula popularmuziko estas So cold the night de The Communards (en frigia modalo sur C♯).

Se oni altigas la sepan ŝtupon de ĉi tiu gamo je duontono, ekestas la maĵora cigana gamo.

Sistemo redakti

Se oni formas frigia-dominantan gamon ekz. sur bazotono E (E, F, G♯, A, B, C, D, E), estas facile konstateble, ke ĝi havas la saman tonprovizon kiel harmonia minorgamo, ĉi-kaze kiel harmonia a-minoro (A, B, C, D, E, F, G♯, A). Sekve ĉi tiu gamo ankaŭ taŭgas por improvizado pri la dominanto de harmonia minorgamo (komparu akordogamo-teorio en ĵazo).

Miŝeberakh, hispana aŭ juda gamo kaj harmonia minoro estas similaspece parencaj, kiel estas parencaj unu kun la aliaj la modaloj:

  .......D-ef--g♯a-bc-D........... (miŝeberakh)
  .........Ef--g♯a-bc-d-E......... (frigia-dominanta gamo)
  ...............A-bc-d-ef--g♯A... (harmonia minoro)

Aŭdekzemplo redakti

  Frigia-dominanta gamo en C

Eksteraj ligiloj redakti