Frigyes Hajdu
HAJDU Frigyes estis hungara, juddevena publicisto, tradukisto, literaturkritikisto naskiĝinta en Balkány la 6-an de aŭgusto 1874 kaj mortinta en Gyula la 29-an de julio 1944.
Frigyes Hajdu | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Weiszhaus Ferenc Frigyes |
Naskiĝo | 6-an de aŭgusto 1873 en Balkány |
Morto | 29-an de junio 1944 (70-jaraĝa) en Gyula |
Tombo | Gyula |
Lingvoj | hungara • germana • rumana • latina |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio |
Okupo | |
Okupo | publikigisto literaturkritikisto Literatura tradukisto politikisto |
Kariero
redaktiFrigyes Hajdu lernis en mezlernejo de Nyíregyháza, studis juron en Budapeŝto kaj malfermis advokat-oficejon en 1894 en Temesvár. Kune kun Gáspár Muth kaj Szilárd Sztura en 1903 li fondis la gazeton Temesvári Hírlap. Li estis urbestro de Temesvár; membro de la hungara parlamento kiel reprezentanto de distrikto Facset, de 1906–1910.