Fripono estas kanajlo, kiu ruze trompas kaj lerte ŝtelas.

Li aŭ ŝi estas sagaca malhonestulo, kies kanajlaĵoj ofte havas ŝercan kaj mokan karakteron, kiu ridindigas la priŝtelitan trompiton. Tial friponaĵoj iam vekas eĉ admiron de la publiko, ĉefe kiam estas trompita malpopulara riĉulo aŭ potenculo, kiu mem prifriponas la popolon.

Ĉeffripono estas nomata ankaŭ fripono super friponoj, male friponeto estas karesa nomo por petolema infano.

Petolemaj friponetoj estas ankaŭ plenkreskaj popolaj herooj, el kiuj plej fama estas Strigospegulo. Sed li nur ŝajne friponas, liaj petolaĵoj ne estas malhonestaj, ĉar ili punas stultajn malicaĵojn de fieruloj, sed ne celas propran riĉiĝon.

En la Esperanto-kulturo redakti

Trafan kaj detalan priskribon de la friponaj vendopraktikoj faris Brita esperantisto Cezaro Rossetti en sia romano Kredu min, sinjorino! (1950).

Vidu ankaŭ redakti