Fuŝo

(Alidirektita el Fuŝaĵo)

Fuŝo en esperantlingvaj vortaroj kiel PIVreta vortaro estas la ago malbone fari ion pro intenca aŭ nevola senzorgeco,[1] pro malbonkvalita laboro aŭ pli koncize pro faraĉo. Ofte la vorto specife aplikiĝas por malbonkvalitaj rezultoj de laboristoj sen koncernaj fakaj konoj, kompetentecoj, pri la tasko. Koresponde, fuŝaĵo estas la koncerna rezulto, do fuŝita takso aŭ objekto. La vorto etimologie videble devenas de la germana samsignifa vorto Pfusch [PFUŜ].

En neformala Esperanto, la vorto fuŝaĵo ankaŭ aplikiĝas al miskomprenoj aŭ misinterpretoj, ekzemple ĉe etimologiaj vortoj, kiuj transiris proceson de transformiĝo. Unu el multaj citeblaj ekzemploj estas la anglalingva termino Jolly Roger, nomo por la tradicia pirata flago de blankaj kranio kaj du ostoj sur nigra fono - ĝi probable devenas de la franca nomo 'le Joli Rouge' ([lə ʒɔli ʁuʒ]), kio france signifas 'la Bela Ruĝo', kio koncernas la koloro de la ruĝaj flagoj, aŭ eble la koloro de sango. Ĉi tio fuŝajo verŝajne estis helpita de la fakto ke la diablo havis la kromnomon 'Old Roger', kio estas multe pli facile prononcebla al geangloparolantoj. Malpli ofta aserto de la origino estas 'le Joyeux Rouge' ([lə ʒwajø ʁuʒ]), kio signifas 'la Ĝoja Ruĝo'.

Referencoj redakti