Jolly Roger

(Alidirektita el Pirata flago)

Ĝenerale la piratflago nomiĝas Jolly Roger ([ˈdʒɒli ˈrɒdʒə(ɹ)], Angle por "Gaja Roĝero"). La bildo sur la flago plej ofte estas simbolo por la morto.

La plej konata Jolly Roger

La nun plej konata piratflago konsistas el blanka kranio kun du krucitaj ostoj malantaŭ ĝi (kaj poste ankaŭ sub ĝi) sur nigra fono, sed principe ĉiu pirato kun propra ŝipo havis sian propran flagon. Ĉi tiun konatan flagon unuafoje uzis Richard Worley en 1718, kvankam preskaŭ samtempe Emanuel Wynne uzis la saman flagon, nur kun aldono de sablohorloĝo.

La elementoj kiuj troviĝis sur piratflagoj estis skeletkapo, la simbolo por la morto, skeleto indikis turmentan morton, sablohorloĝo indikis ke la tempo venis, sanganta koro malrapida kaj dolora morto kaj ponardomaĉeto signifis impulso por batali. Pri la unuaj piratflagoj de la filibustroj oni asertis ke ili estis unukolore ruĝaj aŭ nigraj.

La koloro de la flago mem estis blanka sen surpreso, ruĝa aŭ nigra, blanka ĝenerale signifis la persekutadon, ĉe kiu la viktimo povis kapitulaci. Ruĝa indikis ke ĉiu kiu rezistis estis mortigita kaj ke ĉio estis kunportita. ĉe nigra flago kelkfoje estis tempo por kapitulaco, sed ofte ankaŭ oni tuj atakis. Nigra flago povis ankaŭ signifi bonan novaĵon por la kaptitoj, kiuj tiam havis ŝancon por esti liberigitaj kaj kunportitaj. Ekde proksimume 1700 la koloro nigra pli malpli fariĝis la normo kaj oni malofte uzis ruĝajn kaj blankajn flagojn.

Pri la origino de la nomo 'Jolly Roger' malmulte estas konata, verŝajne ĝi estas fuŝaĵo de 'le Joli Rouge' ([lə ʒɔli ʁuʒ]), kio france signifas 'la Bela Ruĝo', kio koncernas la koloro de la ruĝaj flagoj, aŭ eble la koloro de sango. Ĉi tio fuŝajo verŝajne estis helpita de la fakto ke la diablo havis la kromnomon 'Old Roger', kio estas multe pli facile prononcebla al geangloparolantoj. Malpli ofta aserto de la origino estas 'le Joyeux Rouge' ([lə ʒwajø ʁuʒ]), kio signifas 'la Ĝoja Ruĝo'.

Vidu ankaŭ redakti