Fuente del Arco

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Fuente del Arco estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Fuente del Arco
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 06980
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 668  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 9′ N, 5° 54′ U (mapo)38.1525-5.8966666666667Koordinatoj: 38° 9′ N, 5° 54′ U (mapo) [+]
Alto 703 m [+]
Areo 115,4 km² (11 540 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuente del Arco (Hispanio)
Fuente del Arco (Hispanio)
DEC
Fuente del Arco
Fuente del Arco
Situo de Fuente del Arco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuente del Arco [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas fuentelarqueños. La censita populacio en 2008 estis de 772 loĝantoj.

Situo redakti

 
Fuente del Arco el elirejo al Minejo Jayona

Fuente del Arco estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 703 m; je 132 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 115,4 km².

Ĝi situas sude de la komarko Campiña Sur, en la unuaj montetoj de Sierra Morena, tre proksime de la limo kun la provinco de Sevilo. La popola arkitekturo estas simila al la andaluzia de blankaj kaj malaltaj domoj kaj tegolaj tegmentoj.

Ekonomio redakti

La ekonomio iam profitis la proksimajn minejojn, sed nun baziĝas nur sur la agrikulturo (olivarboj) kaj brutobredado. Iom ĉasado kaj rura turismo.

 
Ekstero de la ermitejo de la Virgen del Ara, kun mudeĥara arkaro.

Ĝis komenco de la 20a jarcento estis minejo de fero en la Minejo La Jayona [ĥaĜOna] kiu dungis multajn laboristojn kaj estis grava fervoja nodo kie kunfluis la fervojaj retoj larĝa kaj mallarĝa. Nune la minejo konvertiĝis en natura loko tre vizitata.

Ermitejo de la Virgen del Ara redakti

Je 6 km de la vilaĝo estis loko de kamparfesto la lastan dimanĉon de majo. Estas konstruaĵo de la 15a jarcento kun mudeĥara portalo kaj arkaro, oktogona kupolo kaj sonorilturo de la 18a jarcento. Interne volbo montras freskojn de la 18a jarcento pri bildoj de la Genezo kaj pejzaĝoj, krom barokaj retabloj.

Bildaro redakti