Fuentecantos

municipo en Hispanio

Fuentecantos [fŭenteKANtos] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Fuentecantos estas etimologie komprenebla kiel Fontano de Ŝtonoj. Simila loknomo estas en Fuente de Cantos, Provinco Badajoz.

Fuentecantos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42162
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 68  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 51′ N, 2° 26′ U (mapo)41.849722222222-2.4280555555556Koordinatoj: 41° 51′ N, 2° 26′ U (mapo) [+]
Alto 1 032 m [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuentecantos (Provinco Sorio)
Fuentecantos (Provinco Sorio)
DEC
Fuentecantos
Fuentecantos
Situo de Fuentecantos
Fuentecantos (Hispanio)
Fuentecantos (Hispanio)
DEC
Fuentecantos
Fuentecantos
Situo de Fuentecantos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentecantos [+]
vdr

Geografio redakti

 
Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
 
Loko de Fuentecantos en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 8,82 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 66 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 200 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.

Ĝi distas 14 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Fuentelsaz de Soria, Buitrago, Garray kaj Velilla de la Sierra.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

En la Censo de Pecheros de 1528 oni registris 19 pecheros, tio estas impostopagantaj familioj.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti