Fuenteguinaldo estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo.

Fuenteguinaldo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37540
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 662  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 26′ N, 6° 41′ U (mapo)40.428888888889-6.6766666666667Koordinatoj: 40° 26′ N, 6° 41′ U (mapo) [+]
Alto 856 m [+]
Areo 101,61 km² (10 161 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuenteguinaldo (Provinco Salamanko)
Fuenteguinaldo (Provinco Salamanko)
DEC
Fuenteguinaldo
Fuenteguinaldo
Situo de Fuenteguinaldo
Fuenteguinaldo (Hispanio)
Fuenteguinaldo (Hispanio)
DEC
Fuenteguinaldo
Fuenteguinaldo
Situo de Fuenteguinaldo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuenteguinaldo [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aldeanueva del Arenal kaj Fuenteguinaldo, okupas totalan areon de 101,61 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 678 loĝantojn. Ĝi perdis 1 600 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun la loĝlokoj Puebla de Azaba, Castillejo de Azaba, El Bodón, La Alberguería de Argañán, El Sahugo, Casillas de Flores, Villasrubias kaj Robleda.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Milito de Hispana Sendependigo, kiam trupoj portugalaj, britaj, hispanaj kaj francaj trairis ofte la landlimon. Krome dum ioma tempo Arthur Wellesley, 1-a duko de Wellington havis tie sian stabanaron. La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Tamen nun estas naturaj lokoj kun abundo de interesaj specioj, kiel gipoj, agloj, nigraj cikonioj ktp.

La 20an de Aŭgusto 1979 sur altebenaĵo proksima al la urba kerno okazis muzika Festival de la Luna Menguante al kiu venis inter 10 000 kaj 20 000 junuloj por ĝui la muzikon de Iceberg, Manolo Sanlúcar, Sergio Godinho, Tequila, Pernil Latino kaj Lole y Manuel inter multaj aliaj dum la tuta nokto suferante la malvarmon de la tiea klimato[1]. Neniam trapasis tra Fuenteguinaldo tiom da personoj, eĉ ne dum la Milito de Hispana Sendependigo.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Referencoj redakti

  1. Maria del Mar Rosell, Veinte mil personas en un festival de música española en Salamanca, El País, 21a de Aŭgusto 1979. Alirita la 20an de Januaro 2022.

Vidu ankaŭ redakti