Casillas de Flores

Casillas de Flores estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo kaj al la municiparo Sierra de Francia. Casillas de Flores estas tradukebla al Dometoj de Floroj.

Casillas de Flores
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37541
Demografio
Loĝantaro 179  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 23′ N, 6° 45′ U (mapo)40.383611111111-6.75Koordinatoj: 40° 23′ N, 6° 45′ U (mapo) [+]
Alto 852 m [+]
Areo 42,57 km² (4 257 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Casillas de Flores (Provinco Salamanko)
Casillas de Flores (Provinco Salamanko)
DEC
Casillas de Flores
Casillas de Flores
Situo de Casillas de Flores
Casillas de Flores (Hispanio)
Casillas de Flores (Hispanio)
DEC
Casillas de Flores
Casillas de Flores
Situo de Casillas de Flores

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casillas de Flores [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 42,60 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 187 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol mil loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Ĝi estas en la sudokcidenta pinto de la pronco kaj tial limas sude kun la nordokcidento de la provinco Cáceres, Ekstremaduro]], kaj okcidente kun Portugalio. Ĝi distas 30 km de Ciudad Rodrigo, kaj plej proksimaj vilaĝoj estas Fuenteguinaldo (je 9 km), Navasfrías (je 9 km) kaj La Alberguería de Argañán (je 7 km). En Portugalio la plej proksima vilaĝo estas Lajeosa, alirebla laŭ rura vojo, je nur 3 km.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio. La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. En la 1960-aj jaroj startis ĉe la loko ekspluatado de minoj de uranio kaj de stano, aktuale abandonataj, sed kio rezultis en pliigo de la loĝantaro.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti