Fuentespreadas estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino en la sudo de la provinco. Fuentespreadas estas tradukebla etimologie al Malbonaj fontoj.

Fuentespreadas
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49714
Demografio
Loĝantaro 290  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 5° 38′ U (mapo)41.3267073-5.6271251Koordinatoj: 41° 20′ N, 5° 38′ U (mapo) [+]
Alto 763 m [+]
Areo 20,07 km² (2 007 ha) [+]
Fuentespreadas (Provinco Zamoro)
Fuentespreadas (Provinco Zamoro)
DEC
Fuentespreadas
Fuentespreadas
Situo de Fuentespreadas
Fuentespreadas (Hispanio)
Fuentespreadas (Hispanio)
DEC
Fuentespreadas
Fuentespreadas
Situo de Fuentespreadas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentespreadas [+]
vdr
Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 278 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 27 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas norde kun Jambrina kaj El Piñero, sude kun El Maderal, oriente kun San Miguel de la Ribera kaj Argujillo kaj okcidente kun Cuelgamures kaj Santa Clara de Avedillo.

Estas prahistoriaj kaj romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. Ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Johano. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (porkoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti