Fundación Caja Cantabria

La Fundación Caja Cantabria estas hispana banko-fondaĵo kun sidejo en Santandero. Ĝi estas la ento rezultinta de la transformo, en 2014, de la ŝparkaso Caja de Ahorros de Santander y Cantabria, kies komerca nomo estis "Caja Cantabria", kiu estis transpasiginta sian financan aktivecon al Liberbank en 2011. Ties aktiveco konsistas en la bontenado kaj disvastigo de la heredo de la socia kaj kultura laboro heredita de la ŝparkaso.

Fundación Caja Cantabria
savings bank of Spain • fundación bancaria
Komenco 1898 vd
Lando(j) Hispanio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La 20an de Septembro 2014, la Ĝenerala Asembleo aprobis la transformon de la ento en banka fondaĵo, kongrue kun la Leĝo pri ŝparkasoj kaj banko-fondaĵoj. La fondaĵo havis parton de la akciularo de Liberbank (je 31a de decembro 2020, nome 3,302%).​

Pose la fuzio per absorbo de Liberbank fare de Unicaja Banco en julio 2021, la akciuloj de Liberbank (inter kiuj, Fundación Caja Cantabria) fariĝis akciuloj de Unicaja Banco.