Gábor Rácz (politikisto)

RÁCZ Gábor [ra'c] estis hungara politikisto, deputito en landkunveno de Hungario. Li naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1898 en Kézdivásárhely kaj mortinta la 25-an de junio 1954 en Felsőzsolca.

Biografio redakti

Gábor Rácz havigis doktoradon pri ŝtat- kaj jursciencoj en Szeged. Ekde la 20-aj jaroj li apartenis al la rondo de Endre Bajcsy-Zsilinszky, ekde 1930 estis ano de la Nemzeti Radikális Párt, ekde 1934 li estis ĝia ĉefsekretario kaj redaktis la gazeton Szabadság. Ekde 1935 li aliĝis al Független Kisgazda Párt (FKgP). Li estis unu el organizantoj de kunsido en Miskolc en 1943, kiu postulis la elpaŝon de Hungarujo el la dua mondmilito. La hungaraj faŝistoj arestis lin post 15-a de oktobro 1944. Post la milito li estis ano de Debreceni Ideiglenes Nemzetgyűlés. En somero de 1947 oni eksigis lin el partio. En 1952 kune kun lia familio oni eklokigis lin al Hortobágy, de kie oni elliberigis lin en 1953 kaj loksidigis la familion lian en Felsőzsolca.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon