Génave [ĤEnabe] estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Génave
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23392
Demografio
Loĝantaro 561  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 26′ N, 2° 44′ U (mapo)38.4299516-2.7330299Koordinatoj: 38° 26′ N, 2° 44′ U (mapo) [+]
Alto 823 m [+]
Areo 63,57 km² (6 357 ha) [+]
Génave (Provinco Ĥaeno)
Génave (Provinco Ĥaeno)
DEC
Génave
Génave
Situo de Génave
Génave (Hispanio)
Génave (Hispanio)
DEC
Génave
Génave
Situo de Génave

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Génave [+]
vdr
Génave en la provinco.

La areo de la municipo estas 63,58 km2 kie loĝas 611 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 9,66 loĝ./km2.

Geografio redakti

Génave situas sur la nordo de la komarko Sierra de Segura inter tiu kaj Sierra Morena, sur la deklivaroj de la Sierra de Alcaraz, en la nordoriento de la provinco. Estas sur 823 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno. La geografiaj koordinatoj estas 38°25′48″N 2°43′59″O.

Parto de la municipo formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj. Limas kun la teritorioj de Orcera, Villarrodrigo, Torres de Albanchez kaj La Puerta de Segura. Génave situas je 147 km disde Ĥaeno, provinca ĉefurbo, je 89 km de Úbeda, plej proksima grava urbo, kaj je 37 km de Segura de la Sierra, tradicia ĉefurbo de la komarko.[1]

Nordokcidente: Orcera Norde: Villarrodrigo Nordoriente: Villarrodrigo
Okcidente: Orcera   Oriente: Torres de Albanchez
Sudokcidente La Puerta de Segura Sude: La Puerta de Segura Sudoriente: Torres de Albanchez

Historio redakti

Jam de la komenco de la historio tiu estis loko de vojoj kaj tiel la romianoj konstruis ŝoseon, kies restoj konserviĝas ankoraŭ. La islamanoj konstruis fortikaĵojn, ĉefe kiam alproksimiĝis kristanoj, el kiuj restas restaĵoj, kiel la Turo Tercias kaj la Castillo de la Laguna (Kastelo de la Lageto) aŭ kastelo de Zarracotín, ambaŭ jam de la epoko de kristanoj. La preĝejo de la "Inmaculada Concepción" estis ekkonstruita en la 13a jarcento kun karakteroj de gotika arkitekturo kaj en postaj jarecntoj de la Renesanco, kaj fino de la verko en la 18a jarcento en stilo baroko.

En la 1940-aj jaroj oni atingis pinton de pli ol 2000 loĝantoj, poste okazis elmigrado ĝis falo ĝis la nunaj 600. La urbestro estas socialisto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Vía Michelin. viamichelin.es, ed. «Itinerarios». Arkivita el originalo en la 25a de decembro 2012. Konsultita la 23an de februaro 2020.