Torres de Albanchez

Torres de Albanchez estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Torres de Albanchez
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23391
Demografio
Loĝantaro 746  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 25′ N, 2° 41′ U (mapo)38.4150316-2.6772123Koordinatoj: 38° 25′ N, 2° 41′ U (mapo) [+]
Alto 1 001 m [+]
Areo 65 km² (6 500 ha) [+]
Torres de Albanchez (Provinco Ĥaeno)
Torres de Albanchez (Provinco Ĥaeno)
DEC
Torres de Albanchez
Torres de Albanchez
Situo de Torres de Albanchez
Torres de Albanchez (Hispanio)
Torres de Albanchez (Hispanio)
DEC
Torres de Albanchez
Torres de Albanchez
Situo de Torres de Albanchez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torres de Albanchez [+]
vdr
Torres de Albanchez en la provinco.

La areo de la municipo estas 65 km2 kie loĝas 787 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 12,71 loĝ./km2.

Geografio redakti

Torres de Albanchez situas sur la nordo de la komarko Sierra de Segura en la nordoriento de la provinco. Estas sur 880 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno. La geografiaj koordinatoj estas 38°24′54″N 2°40′38″O.

La municipa teritorio formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj. Limas kun la teritorioj de Villarrodrigo, Siles, Benatae, La Puerta de Segura kaj Génave. Torres de Albanchez havas enklavon, nome Cuarto del Madroño, inter Villarrodrigo kaj la limoj provincaj de Ciudad Real kaj Albacete. La tipa flaŭro plej abunda en Torres del Albanchez estas de agrikultura karaktero, same kiel zono de forstado, sur la nordo de la municipo. Estas ankaŭ elstaraj lokoj, kiel naturaj kavoj en karsta rokaro kaj arkeologiaj kuŝejoj kun prahistoriaj restaĵoj. La ĉefaj ekonomiaj agadoj estas la agrikulturo kaj la rura turismo.

Ĝi estas je 165 km de Ĥaeno, provinca ĉefurbo, je 97 km de Úbeda kaj je 25 km de Segura de la Sierra. Ĝi videblas en la folio de la MTN50: n.º 865.

Nordokcidente: Villarrodrigo Norde: Villarrodrigo Nordoriente: Siles
Okcidente: Génave   Oriente: Siles
Sudokcidente La Puerta de Segura Sude: Benatae Sudoriente: Benatae

Krom la ĉefa urba kerno, estas du aliaj domaroj, nome la jenaj:

Domarkernoj kiuj formas la municipon Torres de Albanchez (2009)
Domarkernoj Loĝantoj Viroj Virinoj Distanco (km)
Torres de Albanchez (ĉefa urba kerno) 970 496 474 0 km.
Fuente Carrasca 21 11 10 4 km.
La Hoya de Villarrodrigo 0 0 0 3 km
Los Maridos 10 6 4 6 km
Moracho 0 0 0 5 km
Fonoj: INE 2010 (informo de 2009), Google Earth, Distancoj

Historio redakti

La unua homa okupado de la teritorio okazis dum la Ĥalkolitiko, tamen la aktuala nomo de Torres de Albanchez devenas de la islama epoko de Al Andalus, kaj la kristanoj konkeris la areon la 1a de majo 1235, kaj integris la lokon kaj ties kastelon al la senjorlando "Encomienda de Segura" kun sidejo en Segura de la Sierra, apartenanta al la Ordeno de Santiago kiu helpis la lokon kaj la loĝadon en zono malpli kruta ol tiu kiun ĝi okupis antaŭe. En la blazono aperas du turoj el tiuj al kiuj aludas la urbonomo kaj la kruco de la Ordeno de Santiago.

En 1243, la emiro de la tajfo de Murcio (nome Ibn Hud al-Daŭla) subskribis kapitulac-pakton de Alcaraz, kun la reĝo Fernando la 3-a. La teritorio de Segura de la Sierra estis integrita tiel en la Reĝlando Kastilio ene de la Regno Murcia ĝis 1833, kiam oni kreis la aktualan Provincon Ĥaenon.

En 1940 oni atingis pinton super 2500 loĝantoj, poste okazis elmigrado ĝis la nunaj 787; tio estas, oni perdis du trionojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti