Géza Braun [braŭn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Braun Géza estis hungara kemiisto, profesoro, farmakologo.

Géza Braun [1] naskiĝis la 17-an de januaro 1896 en Eger. Li mortis la 17-an de julio 1978 en Novjorko.

Biografio

redakti

Géza Braun akiris kemiistan diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1922, post 3 jaroj li doktoriĝis. Post siaj studoj li restis samloke por instrui apud Géza Zemplén. En 1928 helpe de stipendio en universitato en Ĉikago, kie li kreis novan pli bonan sistemon pri produkto de sukeroj el sukerkano. Li revenis al Budapeŝto, sed baldaŭe li havis inviton al Harvard, kie li okupiĝis pri medikamentoj pri kormalsanoj.

Elektitaj publikaĵoj

redakti
  • Organic Synthesis (1934)

Fontoj

redakti