Géza Dobrányi [dobrAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dobrányi Géza estis hungara kemiisto, fotisto.

Géza Dobrányi [1] naskiĝis la 1-an de marto 1921 en Eger. Li mortis la 3-an de aŭgusto 1990 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Géza Dobrányi frekventis cistercianan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1943. Post siaj studoj li laboris en kemia uzino ĝis 1951. Li estis nomumita laboratoriestro de hungara filma entrepreno. Li ne nur teknike okupiĝis pri filmo kaj fotado, sed li estis ankaŭ fotisto. Li ricevis 8 premiojn inter 1950 kaj 1981.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A filmkidolgozás kémiája (1954)
  • Természetfényképezés (Fotado de la naturo), (1964)

Fontoj redakti