Géza Podmaniczky

hungara amatora astronomo, bienulo, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1889)

Barono Géza Podmaniczky [podmanicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Podmaniczky Géza estis hungara amatora astronomo, bienulo, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1889).

Géza Podmaniczky
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1839 (1839-03-26)
en Aszód
Morto 26-an de aŭgusto 1923 (1923-08-26) (84-jaraĝa)
en Kartal
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo astronomopolitikisto
vdr

Géza Podmaniczky [1] naskiĝis la 26-an de marto 1839 en Aszód. Li mortis la 26-an de aŭgusto 1923 en Kartal.

Biografio redakti

Géza Podmaniczky havis bienon, kiu sufiĉis por vivteno de la familio. Li ĉiam estis tiutempe moderna zorganto pri la kultivado, krome li estis ĉasisto. En 1884 li establis observatorion, kiun Radó Kövesligethy gvidis. Alvenis ankaŭ astronomoj, kiuj faris la kutimajn laborojn, sed ankaŭ Podmaniczky mem faris observadojn. Li ricevis la ŝtatan rangon "interna sekreta konsilanto" en 1896. Lia kolektita biblioteko konsistis el 35 mil da volumoj. Li estis ankaŭ parlamentano. Li ricevis Honoran Legion en 1878.

Verkaro (elekto) redakti

  • diversaj artikoloj pri ĉasado kaj terkultivado

Fontoj redakti