Géza Sasvári [ŝaŝvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sasvári Géza estis hungara inĝeniero, profesoro.

Géza Sasvári [1] naskiĝis la 9-an de januaro 1883 en Nagytétény. Li mortis la 20-an de novembro 1950 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Géza Sasvári akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1904. Post siaj studoj li laboris komence en privata firmao, kie li okupiĝis pri ferbetonoj. Iom poste li revenis por instrui al la universitato, kie li doktoriĝis en 1915. En 1919 li estis nomumita privata profesoro, en 1932 eksterordinara profesoro. Inter 1924 kaj 1939 li estis katedrestro kune kun Tibor Melczer, poste li estis uzinestro. Inter 1945-1947 li denove instruis en la universitato.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Bánki Donát (Donát Bánki), (1922)
  • Hidrodinamika (1925)
  • Hidrogépek (1928)

Fontoj redakti