Géza Szüllő [sulO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szüllő Géza estis hungara bienulo, politikisto, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1937).

Géza Szüllő [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1873 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de julio 1957 en Kisfalud.

Biografio redakti

Géza Szüllő lernis juron en universitato, sed spite tion li elektis la politikistan profesion. Komence li apartenis al la sendependuloj. Post la 1-a mondmilito li okupiĝis nur pri kultivado de sia bieno en Bacsfa, la komunumo post Traktato de Trianon apartenis al la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio. Tamen post jaroj li fondis partion por la hungara minoritato, kiel prezidanto li komencis politikadi en Prago por la hungaraj interesoj. Li kunlaboris kun Andrej Hlinka por ricevi aŭtonomion. En 1838 li membriĝis en la hungara supera ĉambro. Post la 2-a mondmilito li vivis plu en resta Hungario.

Verkaro (elekto) redakti

  • Die Nationalitän in den staten Europas (1931)
  • A Tisztelt Ház humora – Kivonat a Parlamenti Naplókból (1943)

Fontoj redakti