Gúdar
Gúdar [GUdar] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos.
Gúdar | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44433 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 70 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 26′ N, 0° 43′ U (mapo)40.4414626-0.72017109999999Koordinatoj: 40° 26′ N, 0° 43′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 581 m [+] | ||
Areo | 60,771154 km² ( 607 7.1 154 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gúdar [+] | |||
Geografio redakti
Ĝi estas je 55 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri nordaj, tiu plej orienta nome A-226 venas el Teruelo al Corbalán, Cedrillas, Monteagudo del Castillo kaj Allepuz. De tie la ŝoseo A-228 venas al Gúdar. Alia itinero pli komplika estas tra Alcalá de la Selva al Cedrillas.
La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro Gúdar kaj la loĝloko mem staras je 1581 m super marnivelo.
Vintroj estas tre malvarmaj. Tial eblas praktiko de vintraj sportoj en la skiejo de Aramón Valdelinares proksime de la urba kerno. En la someraj monatoj eblas diversaj montaktivecoj. Krome la speciala altmontara medio ebligas tre specifajn flaŭron kaj faŭnon.
Historio redakti
Estis restaĵoj de Bronzepoko kaj de iberoj.
Dum la Mezepoko kaj la Antikva Reĝimo, ĝis la provinca divido de 1833, ĝi estis areo de reĝlando (ne senjorlando), kadre de la komunumo de domaroj de Teruelo en la Sesma del Campo de Monteagudo. La situo de la loĝloko ŝanĝiĝis: dum la 16-a jarcento, la loĝantaro loĝis sur la roko Magdalena, sed laŭ la tempopaso, ili malsupreniris ĝis la aktuala loko.
Aktualo redakti
Bazo de ekonomio estis forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Gúdar oni malaltiĝis el 786 loĝantoj en 1877 ĝis nunaj 79 loĝantoj. Nune plej gravas turismo.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la ermitejo, popola arkitekturo, naturaj lokoj ktp.
Vidu ankaŭ redakti
Notoj redakti
Bibliografio redakti
- Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
- Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.