Gătaia

urbo en nuna Rumanio

Gătaia jen rumane, prononco [gətaja], hungare Gátalja, germane Gattaja - estas urbo en Rumanio sude de Timișoara. Administre apartenas al ĝi Butin, Percosova, Sculia, Șemlacu Mare, Șemlacu Mic. Ĝis 2004 krome apartenis al ĝi la nuna komunumo Birda kun Berecuța, Mânăstire kaj Sângeorge.

Gătaia
Urbo
urbeto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Timiș
Alinome Gátalja (hungare), Gattaja (germane)
Iama hungara departemento Temes
Situo 45° 26′ N, 21° 26′ O (mapo)45.43361111111121.428611111111Koordinatoj: 45° 26′ N, 21° 26′ O (mapo)
Gătaia (Rumanio)
Gătaia (Rumanio)
DMS
Alto super maro 107 m
Poŝtkodo 307185
Loĝantaro 5 473 (en 2021)
Kodo laŭ SIRUTA 157086
vdr

Gătaia situas ĉe la rivero Bârzava. La nacia vojo DN58B ligas ĝin al Reșița (oriente) kaj al DN59 (okcidente).

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 3 305 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj) kaj en 1992 4 044 (rumanoj, 26 % da hungaroj). Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 5 473 loĝantoj sur areo de 149,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 37 loĝantoj/km².

Historio redakti

Ĝia unua skriba mencio estas el 1343. En la jaro 1823 oni koloniigis tien hungarojn. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Temes).

Fonto redakti

Renomaj personoj redakti