GENDERDOC-M (rumane GenderDoc-M) estas la sola GLAT-aktivista organizaĵo en Moldavio[1]. Ĝi estis kreita en 1998 jaro de gejrajta aktivulo Aleksej Marĉkov. Sfero de aktiveco de GENDERDOC-M estas eduka agado, prevento de aidoso inter GLAT-personoj, jura kaj psikologia helpo por GLAT-personoj, grupo de subteno por maljunaj gejoj. Komence el 2005 jaro GENDERDOC-M eldonas ĵurnalon «Temo», kaj ankaŭ organizis GLAT- kulturan centron.

Komence el 2002 jaro GENDERDOC-M ĉiujare organizas gejfieron en Kiŝinevo, kiu estas nomita “Ĉielarko supre Dnestro” . GENDERDOC-M estas membro de Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj, kaj en 2010 jaro GENDERDOK-M iĝis membro de internacia movado de Slava gejfiero[2].

Grava parto de aktiveco de la organizaĵo estas juraj procesoj kontraŭ publika homofobio[3]. Ekzemple, GENDERDOC-M venkis juran proceson kontraŭ televida reto Pro TV[4]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti