GRB 970228 estis gamo-radia ekbrilo, okazinta la 28-an de februaro 1997 je 02h58 UTC. La specialaĵo de GRB 970228 estis, ke ĝi montris postbrilon. Jen la unua fojo, ke oni fakte vidis la teorie jam antaŭdiritan fenomenon postbrilo.

GRB 970228, vidita de la Kosmoteleskopo Hubble

De 1993, fizikistoj antaŭdiris, ke la gamo-radiaj ekbriloj povus esti sekvataj de postaj elsendoj de ondoj de pli malaltaj energioj (do de pli grandaj ondolongoj, kiel Ikso-radioj, videbla lumoradioondoj), sed ĝis nun, oni observis nur alt-energiajn gama-radiadojn dum la gamo-radiaj ekbriloj.

La luma kurbo de GRB 970228 montris plurajn pintojn, kaj daŭris ĉirkaŭ 80 sekundojn. Tiu eco sugestis ke supernovao tiel okazis. La loko de la ekbrilo kongruas kun galaksio malproksima de ĉ. 8,1 miliardoj da lumjaroj (kun ruĝenŝoviĝo z = 0,695), donante pruvon, ke la gamo-radiaj ekbriloj ja okazas ekstere de la lakta vojo.

La satelito BeppoSAX observis optikajn kontraŭpartojn de GRB. Kelkaj observoj ŝajnis montri, ke ĝi rapide moviĝis en la ĉielo. Ĉi tio signifus, ke ĝi povus esti ne tre malproksima, sed la spektro montris, ke ĝi distancas de la Tero kelkajn miliardojn da lumjaroj. La Kosmoteleskopo Hubble montris, ke GRB 970228 ne havas propran movon.

Referencoj redakti