La Galapaga pufino, Puffinus subalaris estas malgranda pufino nome birdospecio de la marbirda familio de Procelariedoj. Ĝis ĵuse ĝi estis konsiderata subspecio de la Makulpufino, sed ĝi estas fakte unu el du membroj de tre antikva stirpo de malgrandaj specioj de la genro Puffinus, dum la alia estas laŭ informoj el DNA nome la Kristnaska pufino (Austin et al., 2004).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Galapaga pufino
Galapaga pufino
Galapaga pufino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Puffinus
Puffinus subalaris
(Ridgway, 1897)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas endemia reproduktulo de Galapagoj, kaj estas tre sedenta, malkiel parencoj, kvankam individuoj estas komune vidataj tiom for kiom ĝis la marbordo de Oaxaca en Meksiko.

Aspekto redakti

La Galapaga pufino havas malhelbrunajn suprajn partojn, subvoston kaj subajn flugoplumojn, dum la resto de la subaj partoj de la plumaro estas blanka. Ili havas foje malhelan kolumon. Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj same la junulo post elnestiĝo.

Ĝi estas svelta pufino, ĉirkaŭ 29–31 cm longa, kun enverguro de ĉirkaŭ 63 cm kaj pezo de 123-225 g. La specio ege similas al la Makulpufino, kvankam tiu lasta estas tipe pli nigra kaj havas pli longan voston.

Kutimaro redakti

La Galapaga pufino estas gregema specio kaj manĝas mare kun aliaj pufinoj kaj naivuloj. Ili flugas malalte super akvo kaj manĝas kalmarojn, fiŝojn kaj restaĵojn. Ili interfaras 4-10 rigidajn flugilfrapojn inter neprofunda glitado.

Referencoj redakti

  • Austin, Jeremy J.; Bretagnolle, Vincent & Pasquet, Eric (2004): A global molecular phylogeny of the small Puffinus shearwaters and implications for systematics of the Little-Audubon's Shearwater complex. Auk 121(3): 847–864. DOI: 10.1642/0004-8038(2004)121[0847:AGMPOT]2.0.CO;2 HTML resumo
  • Onley, kaj Scofield, Albatrosses, Petrels and Shearwaters of the World (Helm 2007) ISBN 978-0-7136-4332-9

Eksteraj ligiloj redakti