Puffinus

Puffinus estas genro de marbirdoj de la ordo Procelarioformaj. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 20 malgrandajn al mezgrandajn pufinojn. Du aliaj genroj de pufinoj nomiĝas: Calonectris, kiu enhavas tri grandajn pufinojn, kaj Procellaria kun aliaj kvar grandaj specioj. Tiuj lastaj estas kutime nomataj 'petreloj', kvankam ŝajne ili estas pli proksime rilataj al la pufinoj ol al la aliaj petreloj. La genra nomo Puffinus estas prunto al nova latino baza sur la angla vorto "puffin", kiu fakte signifas fraterkulo. La origina latina termino por pufinoj estis kutime la multsignifa nomo por marbirdoj nome, mergus.[1] La taksonomio de tiu grupo estas kaŭzo de multa debato, kaj la nombro de agnoskitaj specioj dependas el la fonto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pufinoj
Griza pufino (Puffinus griseus)
Griza pufino (Puffinus griseus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Puffinus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La specioj de tiu grupo estas longflugilaj birdoj, malhelbrunaj aŭ nigraj supre kaj blankaj sube. Ili estas pelagaj for de la reprodukta sezono. Ili estas plej komunaj en moderklimataj kaj malvarmaj akvoj.

Tiuj birdoj flugas per rektaj rigidaj flugiloj, kaj uzas utilan flugoteknikon por moviĝi tra la ventofrontoj danke al la minimumo de aktiva flugo. Kelkaj malgrandaj specioj, kiaj la Pufino, estas krucoformaj dumfluge, havante siajn longajn flugilojn rekte for el siaj korpoj.

Multaj estas longdistance migrantoj, eble plej rimarkinde la Griza kaj la Fajnbeka pufinoj, kiuj faras migradojn de 14,000 km aŭ plie ĉiujare.

La pufinoj de la genro Puffinus venas al insuloj kaj marbordaj klifoj nur por reproduktiĝi. Ili estas noktulaj ĉe la koloniaj reproduktejaj lokoj, preferante senlumlunajn noktojn por malpliigi eblojn de predado. Ili nestumas en nestotruoj kaj ofte elsendas terurigajn kontaktalvokojn dum siaj noktaj vizitoj. La ino demetas unusolan blankan ovon.

Ili manĝas fiŝojn, kalmarojn kaj similan oceanan manĝon. Kelkaj sekvas fiŝkaptajn ŝipojn por akiri restaĵojn, ĉefe la Griza pufino; tiuj specioj ankaŭ sekvas ofte balenojn por manĝi la fiŝojn movĝenitajn de ili.

Taksonomio redakti

Tradicie la pufinoj de la genro Puffinus estis grupigita kun la pufinoj de Procellaria kaj Calonectris. Tamen pli ĵusaj rezultoj[2] determinis, ke la genro estas ŝajne parafiletika kaj kvankam parte tre proksima al Calonectris, formas kladon kun la genroj Pseudobulweria kaj Lugensa, kiuj estis iam supozeble burdopetreloj, kaj povas esti dividataj en kio estis nomata "Puffinus" kaj la grupo de "Neonectris" kun rimarkindaj specioj; tiuj lastaj povus esti separataj kiel distinga genro nome Ardenna (Penhallurick & Wink 2004). La unua estas taksonomie konfuza, kun specioj kiuj estis disigitaj kaj remerĝitaj en la lastaj jaroj.[3]Genus Puffinus

 
Junulo de Fajnbeka pufino.

Fosiliaj registroj redakti

 
Komparo inter P. olsoni kaj P. puffinus

Oni konas ankaŭ kelkajn speciojn konatajn el fosilioj kaj formortintaj delonge. La proporcio de pli grandaj specioj ("Neonectris") ŝajne estis pli granda antaŭ la Plioceno, antaŭ la marmamuloj diversiĝis:

  • Grupo "Puffinus"
    • Puffinus tedfordi (Pleistoceno de okcidenta Nordameriko)
    • Puffinus nestori (Fina Plioceno/Komenca Pleistoceno de Ibizo)
  • Grupo "Neonectris"
    • Puffinus conradi (Komenca Mioceno de Calvert County, Usono)
    • Puffinus cf. tenuirostris (Fina Mioceno/ Komenca Plioceno de Lee Creek Mine, Usono)
    • Puffinus sp. 1 (Fina Mioceno/ Komenca Plioceno de Lee Creek Mine, Usono)
    • Puffinus sp. 2 (Fina Miocene/Komenca Plioceno de Lee Creek Mine, Usono)
    • Puffinus pacificoides (Pleistoceno de Sankta Heleno, Atlantiko)
  • Unassigned
    • ?Puffinus raemdonckii (Komenca Oligoceno de Belgio) – iam en Larus
    • Puffinus micraulax (Komenca Mioceno de C Florido, Usono) – probable grupo "Puffinus"
    • Puffinus sp. (Komenca Mioceno de Calvert County, Usono) - vidu Wetmore, 1926
    • Puffinus sp. (Komenca Plioceno de Sudafriko) - vidu Olson, 1985
    • Puffinus felthami (Pleistoceno de Ok Nordameriko)
    • Puffinus kanakoffi (Pleistoceno de Ok Nordameriko)

"Puffinus" arvernensis (Komenca Mioceno de Francio) estas nun konsiderata praalbatroso de la fosilia genro Plotornis.

See also redakti

Referencoj redakti

  1. (Thompson 1918).
  2. (Austin 1996, Heidrich et al. 1998, Austin et al. 2004)
  3. (Heidrich et al. 1998, Austin et al. 2004).
  • Austin, Jeremy J. (1996): Molecular Phylogenetics of Puffinus Shearwaters: Preliminary Evidence from Mitochondrial Cytochrome b Gene Sequences. Molecular Phylogenetics and Evolution 6(1): 77–88. COI:10.1006/mpev.1996.0060 (HTML resumo)
  • Austin, Jeremy J.; Bretagnolle, Vincent & Pasquet, Eric (2004): A global molecular phylogeny of the small Puffinus shearwaters and implications for systematics of the Little-Audubon's Shearwater complex. Auk 121(3): 847–864. DOI: 10.1642/0004-8038(2004)121[0847:AGMPOT]2.0.CO;2 HTML resumo
  • Brooke, M. (2004): Albatrosses and Petrels Across the World. Oxford University Press, Oxford, UK. ISBN 0-19-850125-0
  • Heidrich, Petra; Amengual, José F. & Wink, Michael (1998): Phylogenetic relationships in Mediterranean and North Atlantic shearwaters (Aves: Procellariidae) based on nucleotide sequences of mtDNA. Biochemical Systematics and Ecology 26(2): 145–170. DOI 10.1016/S0305-1978(97)00085-9 PDF kompleta teksto
  • Olson, Storrs L. (1985): Section X, H, 2. Procellariidae. In: Farner, D.S.; King, J.R. & Parkes, Kenneth C. (eds.): Avian Biology 8: 210-211. Academic Press, New York.
  • Penhallurick, John & Wink, Michael (2004): Analysis of the taxonomy and nomenclature of the Procellariformes based on complete nucleotide sequences of the mitochondrial cytochrome b gene. Emu 104(2): 125-147. DOI 10.1071/MU01060 (HTML resumo)
  • Thompson, D'Arcy Wentworth (1918): The Birds of Diomede. Classical Review 32(5/6): 92-96. Bildo de unua paĝo
  • Wetmore, Alexander (1926): Observations on fossil birds described from the Miocene of Maryland. Auk 43(4): 462-468. PDF kompleta teksto Arkivigite je 2008-07-23 per la retarkivo Wayback Machine